Can Togay | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo 3 Sorbono Nova (–1980) Universitato Eötvös Loránd (–1978) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro poeto scenaristo filmreĝisoro filmaktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Can Togay laŭ hungarlingve kutima nomordo Togay Can János estis hungara reĝisoro, aktoro, scenaristo, altlerneja instruisto, poeto.
Can Togay[1][2] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1955 en Budapeŝto.
Can Togay devenis el turkaj gepatroj, kiuj vivis en Hungario inter 1952-1963, poste en Orienta Germanio. La juna Can lernis en Budapeŝto kaj Lejpcigo, li apartenis al avangarda rondo de Péter Halász (aktoro) en Budapeŝto inter 1969-1976. Li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1973-1978, poste en pli alta grado en en:Sorbonne Nouvelle University Paris 3. Fine li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1984. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Fábri (reĝisoro). Jam ekde 1972 li estis aktoro, sed li estis asistanta reĝisoro inter 1984-1987. Inter 1991-1995 li vivis en Suomio. Ekde 1978 liaj poemoj aperis. Inter 2008-2014 li estis gvidanto de la hungara kulturejo en Berlino kaj li instruis en en:Konrad Wolf Film University of Babelsberg. Li ricevis plurajn filmajn premiojn. Lia edzino naskis trifoje.