Candy Darling | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | James Lawrence Slattery | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1944 en Arbaraj Montetoj | |
Morto | 21-an de marto 1974 (29-jaraĝa) en Manhatano | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Leŭkemio kaj limfomo ![]() | |
Tombo | Nov-Jorkio Cherry Valley Cemetery (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Massapequa High School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Candy Darling (24a de novembro 1944 – 21a de marto 1974) estis usona aktorino, plej bone konata kiel «Varhola Superstelulo». Transvirino, ŝi stelulis en filmoj de Andy Warhol kiel Flesh (1968) kaj Women in Revolt (1971), kaj estis muzo de la pra-punka bando The Velvet Underground.
Ŝi naskiĝis kiel James Lawrence Slattery; estas iom da necerteco pri ŝia naskiĝdato. Ŝi translokiĝis kun sia patrino, post tiu eksedzigis violentan alkoholisman patron. Ŝia duonfrato iris al armeo kaj ŝi restis sola kun la patrino. Ŝi paŝis multon de sia infanaĝo rigarde televidon kaj malnovajn filmojn de Holivudo, el kiuj ŝi lernis imiti siajn preferatajn aktorinojn, kiaj Joan Bennett kaj Kim Novak.
Antaŭ ilia definitiva renkonto, en 1967, Darling vidis Andy Warhol ĉe klubo nomita «The Tenth of Always» (proksimume «La deka tago de ĉiam». Darling estis kun Jackie Curtis, kiu invitis Warhol al sia teatraĵo nome Glamour, Glory and Gold, stelulita de Darling, kiel "Nona Noonan", kaj juna Robert De Niro, kiu ludis ses partojn en la teatraĵo.[1]
Warhol ludigis Darling en mallonga komedia sceno en Flesh (1968) kun Jackie Curtis kaj Joe Dallesandro. Post Flesh, Darling ludis centran rolon en Women In Revolt (1971).
Krom arta dediĉo, Darling ankaŭ laboris dummallonge kiel kelnerino ĉe Slugger Ann's, nome trinkejo posedata de la avino de Jackie Curtis.[2]
Jaro | Titolo | Rolo | Notoj |
---|---|---|---|
1968 | Flesh | Candy | |
1970 | Brand X | Marlene D-Train | |
1971 | La Mortadella | Transvestito | Alternativa titolo: Lady Liberty |
1971 | Klute | Dancejestro | |
1971 | Some of My Best Friends Are... | Karen / Harry | |
1971 | Women in Revolt | Candy | |
1972 | Der Tod der Maria Malibran | ||
1973 | An American Family | Ŝi mem | |
1974 | Silent Night, Bloody Night | Gasto | |
2002 | The Cockettes | Ŝi mem | Arkivaĵo |
2004 | Superstar in a Housedress | Ŝi mem | Arkivaĵo |
2006 | Andy Warhol: A Documentary Film | Ŝi mem | Arkivaĵo |
2010 | Beautiful Darling | Ŝi mem | Arkivaĵo |