Carlos Latuff | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1968 (56-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo ![]() |
Alma mater | Universitato Tufts ![]() |
Okupo | |
Okupo | kartunisto pentristo sendependa kunlaboristo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://latuffcartoons.wordpress.com/ |
Carlos LATUFF (naskiĝis la 30-an de novembro 1968) estas brazila politika kartunisto.[1] Lia verkaro estas multtema, kaj inkludas kontraŭcionismon, kontraŭ-tutmondiĝon, kontraŭkapitalismon kaj kontraŭ-usonintervenadon. Li estas plej konata per liaj bildoj montrante la Araban printempon kaj la konflikton inter palestinanoj kaj israelanoj.
Grandparte de la desegnaĵoj de Latuff rilatas al la konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj, kiu, laŭ Latuff: "graviĝis post vizito al la regiono en la 1990-aj jaroj."[2] Ĉi tiuj kartunoj estas tre kritikemaj al Israelo[2] kaj oni kritikis lin pro uzado de "Kontraŭjudismaj stereotipoj por la kontraŭtutmondiĝa movado."[3]
En sia kartunserio Ni ĉiuj estas palestinanoj (arabe كلنا فلسطينيون), multaj famaj subpremitaj grupoj kiel judoj en la Varsovia geto, nigraj sudafrikanoj dum la apartismo, indianoj dum koloniado kaj tibetanoj en Ĉinio, estas montritaj dirante "mi estas palestinano".[4]
Latuff ankaŭ faris serion de desegnaĵoj, kiuj montras israela ĉefministro Ariel Sharon,[5][6][7] usona prezidento George W. Bush, brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva kaj brita ĉefministro Tony Blair kiel monstroj kaj nazioj.[8][9][10][11][12][13][14]
Latuff kritikadas la usonan militan agadon en Irako kaj Afganio. Li faris kartunojn por kontraŭusonanoj kaj desegnaĵojn asertantajn, ke la agoj de Usono estis motivitaj de petroleo-profitoj.
En sia bildstria serio Rakontoj de la Iraka Milito (arabe حكايات من حرب العراق), li portretas kiel superheroo "Juba, la bagdada kaŝpafisto",[15][16][17] figuro en la iraka ribelaro konita por mortigi multajn usonajn soldatoj.[18] Li ankaŭ faris karikaturon de usona eksprezidanto George W. Bush ridante pri la usona mortnombro.[19]
Ekde 2010, li daŭre produktis kartunojn pri la Araba printempo, en kiuj li favoris la revoluciulojn. Post la venkoj en Tunizia, Egipto kaj Libio, liaj desegnaĵo emfazis la minacon de kontraŭrevolucio aŭ okcidenta interfero. Kelkaj de liaj desegnaĵoj estis montritaj publike en amasprotestoj en arabaj landoj.[20][21][22]