Carmela Mackenna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1879 en Santiago de Ĉilio |
Morto | 1-an de januaro 1962 (83-jaraĝa) en Santiago de Ĉilio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto pianisto |
Carmela MACKENNA SUBERCASEAUX (1879-1962), estis ĉilia pianisto kaj komponistino.
Filino de unu el la plej potencaj familioj de la elito de la ĉefurbo, Santiago [1][2]. Kiel membro de aristokrata familio ŝi ricevis zorgan privatan edukadon pri muziko, pentrado kaj fremdaj lingvoj. Ŝi studis pianon kun la fama itala instruisto Bindo Paoli, profesoro ĉe la Nacia Konservatorio. Ĉe li Carmela Mackenna komprenis sian propran muzikan talenton kaj trejniĝis en la majstrado de sia instrumento, kio instigis ŝin distri familiajn vesperojn en kiuj partoprenis gravaj ĉiliaj intelektuloj.
Carmela Mackenna geedziĝis (1902) kun la diplomato Enrique Cuevas Bartholín, do la paro devis vojaĝi kaj loĝi en multaj malsamaj lokoj en Sudameriko kaj Eŭropo.
Dum ŝia restado en la grandurbo Valdivia, kie ŝia edzo estis la urbestro, ŝi laboris kiel pian-prezentisto kaj organizanto de koncertoj. Tie ŝi preparis recitalon profite de la Orfeja Domo (1907) okaze de kio ŝi prezentis wagneran kaj beethovenan repertuaron.
Estis en tiu epoko kiam ŝi skribis sian unuan verkon (1909), al kiu sekvis nur paro da pliaj sporadaj ekzercoj. Estis nur du jardekoj poste, kiam ŝi estis preskaŭ kvindekjara, ke ŝi komencis sian plej gravan komponan laboron.
En 1926, ŝi kaj ŝia edzo alvenis en Berlinon, kie ili loĝis ĝis la sekva jardeko. Tie, Carmela Mackenna studis private kun la pianisto kaj komponisto Conrad Ansorge kaj la muzikologo Hans Mersmann. Ĉe ili ŝi profundigis sian scion pri la nuntempa eŭropa avangarda muziko, precipe tiuj de germanaj majstroj, kio kontrastis kun la itala kaj franca trejnado, kiun ŝi akiris en Ĉilio.
Ŝi komencis verki per malgrandaj ĉambraj pecoj, kiel sonatetoj (sonatina), sonatoj kaj preludoj por violono, voĉo kaj piano. Poste, motivigita de Mersmann, ŝi kompletigis la “Pianokonĉerton” (Klavierkonzert) (1933), kiu estis premierita la sekvan jaron en Germanio kaj Ĉilio. Sekvis en orkestra formato la komponaĵoj “Du Malgrandaj Pecoj por Orkestro” (Zwei kleine Orchesterstücke) (1935) kaj “Triopo por Violono, Violonĉelo kaj Piano” premieritaj en Ĉilio en 1975 kaj 1944 respektive [3].
Carmela Mackenna kreis vastan gamon da verkoj, inkluzive de solludaj pianoj, ĉambra muziko, korusmuziko, orkestra muziko, kaj kantoj kun tekstoj en la germana, la hispana, la angla, la latina kaj la franca, uzante poezion de Pablo Neruda, Paul Verlaine kaj multaj aliaj verkintoj.
La muziko de Mackenna atingis kritikan renomon kiam ŝi gajnis duan lokon en la Frankfurta Sakramuzika Konkurso (1936) per sia “Meso por Miksita Akapela Koruso” [4].
Laŭ la muzikologino Raquel Bustos, "ŝia stilo reflektas la interesojn de ŝia tempo, precipe ekspresionismon kaj novklasikismon", kaj ŝi aldonas, ke “estis miro kiam la publiko rimarkis, ke malantaŭ la mallonga nomo C. Mackenna, kiu aperis en la programeroj, estis virino”.
Inter la kontribuoj de Mackenna al nacia muziko, Bustos indikas ke ŝi estis la unua ĉilia komponisto kiu muzikigis tekstojn de Pablo Neruda. Ŝi faris tion (1930) sur la versoj de la 15-a “Poemo de amo” el la famega libro de Neruda “Dudek poemoj de amo kaj Kanto de malespero” (1924). Ĝi estis premierita en Berlino kaj prezentita unuafoje en Ĉilio en 1983.
La esploristino Camila Ossés diras ke la produktado de Mackenna por voĉo kaj piano estas vigla kaj inspira, traktante malsamajn lingvojn kaj muzikstilojn: “ŝia ‘Lieder’, memoras la popolkantojn de Schubert, dum ŝia “Du kantoj” (Zwei Gesänge) sonas pli ekspresionisme, kun pli granda tona libereco kaj kromatismo kaj pli sendependaj pianpartoj.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 218 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.