Carmelo Gómez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carmelo Gómez Celada | |||||
Naskiĝo | 2-an de januaro 1962 (62-jaraĝa) en Sahagún | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Esperanza De la Vega (en) (1992–1998) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1986– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carmelo GÓMEZ Celada (Sahagún, Leono, 2a de januaro 1962) estas hispana aktoro.
Li ekkarieris en Salamanko kaj Madrido. Li faris malgrandajn aperojn en kinaj filmoj sukcesaj komerce kiel ĉe El viaje a ninguna parte (Fernando Fernán Gómez, 1986) kaj Bajarse al moro (Fernando Colomo, 1988). En 1992 li asociiĝis kun Julio Médem, kiu faris lin stelulo de serio de filmoj: Vacas, La ardilla roja kaj Tierra. Du jarojn poste li aperis en Canción de cuna (José Luis Garci), Días contados (Imanol Uribe) kaj El detective y la muerte (Gonzalo Suárez) per kiuj li famiĝis kaj ricevis diversajn premiojn. En la sama jaro li partoprenis en la televidserio La Regenta, adaptaĵo de la samnoma romano de Leopoldo Alas "Clarín", reĝisorita de Fernando Méndez-Leite kaj kunstelulita kun Aitana Sánchez-Gijón.
En 1996 li faris du filmojn kun aktorino Emma Suárez reĝisorite de Pilar Miró. En la unua, El perro del hortelano, laŭ samnoma komedio de Lope de Vega, li frontis la malfacilecon ludi deklamante versojn. En la dua, Tu nombre envenena mis sueños, bazita sur romano de Joaquín Leguina, li ludis la rolon de policano kiu rememorigas sian pasintecon post la Hispana Enlanda Milito. Pro ambaŭ verkoj li ricevis diversajn premiojn.
En 1999 Manuel Gómez Pereira alvokis lin kiel protagonisto kun Victoria Abril kaj Javier Bardem de Entre las piernas, trilero pri roluloj seksomaniuloj. En 2000 Carmelo kandidatis la trian fojon al Goja-premio per El portero (la golulo), en kiu li luids la rolon de eksgolulo de Real Madrid kiu vivtenas sin vagade defianta lokanojn fari al li golulon per penalo.
En 2005 stelulis en trilero La noche de los girasoles, kun Mariano Alameda kaj Celso Bugallo. En tiu li ludas la rolon de speleologo kiu murdas viron supozeble kulpa de klopodo por perforto de sia fianĉino. Fine de 2006 okazis kina reenkonto kun Gonzalo Suárez en la filmo Oviedo Express, variaĵo de La Regenta, stelulita de Aitana Sánchez-Gijón, Maribel Verdú kaj Silvia Marty.
En 2012, ankoraŭ laboranta en teatro, li premieris trileron pri la Blua Divizio: Silencio en la nieve, reĝisorita de Gerardo Herrero, en kiu li ludis kun Juan Diego Botto, inter aliaj. Ĝi estis filmita en 2011, sed premieris post unu jaro.