Cartaya | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Aŭtonoma Komunumo | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Okcidenta Marbordo | ||
Poŝtkodo | 21450 | ||
Retpaĝaro | Ayuntamiento de Cartaya | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Antonio Millán Jaldón (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 905 (2009) | ||
Loĝdenso | 79,09 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 17′ N, 7° 9′ U (mapo)37.2831601-7.1549301Koordinatoj: 37° 17′ N, 7° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 26 m [+] | ||
Areo | 226,4 km² (22 640 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cartaya [kartAja] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
La loĝantoj nomiĝas cartayeros. La censita populacio en 2009 estis de 17.905 loĝantoj kaj la denseco estas de 79,09 loĝ/km².
Cartaya estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Okcidenta Marbordo en la sudokcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 26 m; je 26,1 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 226.4 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Cartaya limas nordokcidente kun Sanlúcar de Guadiana kaj Villanueva de los Castillejos, norde kun Villanueva de los Castillejos, nordoriente kun Gibraleón, okcidente kun Lepe, oriente kun Gibraleón, Aljaraque kaj Onubo, sudokcidente kun Lepe, sude kun Atlantiko kaj sudoriente kun Punta Umbría.
La klimato estas mediteranea, mildigita pro la influo de la maro. La vintroj estas tre mildaj, rare la temperaturoj malsupreniras el nulo kaj ne estas kutime sub 10º; male someroj estas ege varmaj kun averaĝaj temperaturoj en julio kaj aŭgusto de pli da 33º. La jara averaĝa temperaturo estas de 18º. La precipitaĵoj kutime estas malabundaj.
Estas grava forsta areo komponita de etendaj pinaroj (ĉirkaŭ 12.000 hektaroj), juniperoj, novaj plantejoj de eŭkaliptoj kaj kelkaj zonoj, tre malgrandaj, de anzinoj kaj korkokverkoj.
La Flecha de El Rompido estas kreskanta terlango kiu estas disputata de la najbaraj municipoj de Lepe kaj Cartaya.
Agrikulturo (oranĝoj, citronoj kaj fragoj) kaj brutobredado. Fiŝkaptado pluas. Sed lastatempe gravas la sektoro de servoj kaj ĉefe de turismo (hoteloj), kaj lastatempe industrio.
Ĝi estis fondata ĉe la estuaro de la rivero Piedras ĉe komunikvoja centro. La etimologio estas de fenicoj kaj pro tio similas al Kartago aŭ Cartagena. La nomo signifus simple "la urbo".
Estas arkeologiaj restaĵoj de la Paleolitiko. Antaŭ la romia epoko jam estis kontaktoj kun fenicoj. En la epoko de Al-Andalus en la 11-a jarcento post la falo de la Regno de Kordobo, tiu areo apartenis al reglando de Onubo kaj poste al tiu de Sevilo. La areo estis konkerita de kristanoj en la 13-a jarcento kaj konstituiĝis kiel lima teritorio por bremsi la etendon de Portugalio. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj Cartaya apartenis al senjorlando de la familio Zúñiga. En la 16a jarcento konstruiĝis fortikaĵoj kaj solidiĝis la navigado kaj komerco, ĉefe kun Sevilo. Kelkaj maristoj de Cartaya veturis en la unuaj navigoj de Kristoforo Kolumbo al posta Ameriko. En la 19-a jarcento gravis la fiŝkaptado de tinuso, kiu allogis loĝantojn el Portugalio (ankoraŭ abundas en la loko portugalaj familinomoj). La loĝantaro konsolidiĝis. En 1963 okazis la sendependiĝo el Cartaya de la domaro de Punta Umbría, kiu hodiaŭ estas grava urbo.
Domaroj | Loĝantoj | Koordinatoj | Distanco (km) |
---|---|---|---|
Cartaya | 17.905 | 37° 16′ 59″ N 7° 09′ 17″ U / 37.28306 °N, 7.15472 °U (mapo) | 0 |
El Rompido | 1.600 | 37° 13′ 04″ N 7° 07′ 20″ U / 37.21778 °N, 7.12222 °U (mapo) | 8 |
El Portil (Komunumaro kun Punta Umbría) | 1.139 | 37° 12′ 52″ N 7° 03′ 17″ U / 37.21444 °N, 7.05472 °U (mapo) | 11 |
La populacio en 2009 estas de 17.905 personoj, komponita de 9.198 viroj kaj 8.707 virinoj. La kresko en la lastaj jaroj gravas, ĉar okazis duobligo de la populacio kiu estis fine de la 1980-aj jaroj danke al pliriĉigo de la agrikulturo, pludaŭro de fiŝkaptado, kaj ĉefe hegemonio de turismo kaj dua loĝejo por loĝantoj de la ĉefurbo.
Demografia evoluo de Cartaya inter 1900 kaj 2009[1] |
---|
![]() |
Tabelo prilaborita por: Wikipedia baze sur la informo de la Instituto Nacional de Estadística, INE-2009 |
Tiu loĝostrukturo estas tipa en la moderna socio, kun evoluo al maljuniĝo de la populacio kaj malpliigo de la naskindico.
La eksterlandedevena populacio censita en 2009 estas de 3.197 loĝantoj, kiu estas 17 % de la totala censo, tre supera al la nacia kaj regiona averaĝo; estas la plej multnombraj ŝtatanecoj tiuj de Maroko (876 loĝantoj), de Rumanio (1.003) kaj de Ekvadoro (120).[2]
|