Casillas de Coria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vilaĝo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10818 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mónica Martín Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 343 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 58′ N, 6° 38′ U (mapo)39.965227-6.6356409Koordinatoj: 39° 58′ N, 6° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 245 m [+] | ||
Areo | 61,97 km² (6 197 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casillas de Coria [+] | |||
Aldehuela de Jerte ("domareto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 343 loĝantoj sur areo de 61,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².
Casillas de Coria estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.
La loĝantoj nomiĝas casillanos. La censita populacio en 2008 estis 465 loĝantoj.
Casillas de Coria estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagono, je altitudo de 245 m; tre proksime de Coria (je nur 9 aŭ 10 km), plej proksima urbo kaj kiu nomigas la vilaĝon kaj de kiu ĉiam dependis ĝi. La surfaco de ties teritorio estas de 61,97 km². La vilaĝo distas 7 km de Casas de Don Gómez, 9 km de Coria, 18 km de Moraleja, 55 km de Plasencia kaj 21 km de Torrejoncillo.
Agrikulturo kaj brutobredado.