Catillon-sur-Sambre | |
---|---|
La vilaĝo.
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59137 [+] |
Poŝtkodo | 59360 |
Kodo laŭ INSEE | 59137 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Philippe Ducroux 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 846 (2 006) |
Loĝdenso | 65 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°04′26″N 3°38′35″O / 50.07389°N, 3.64306°O (mapo) Koordinatoj: 50°04′26″N 3°38′35″O / 50.07389°N, 3.64306°O (mapo) |
Alto | 133 m - 167 m |
Areo | 13,03 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 04′ 26″ Nordo 3° 38′ 35″ Oriento / 50.0738888889 °N, 3.64305555556 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Catillon-sur-Sambre [+] | |
Catillon-sur-Sambre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 846 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Catillon-sur-Sambre situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois: ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Catillon-sur-Sambre etendiĝas sur 13,03 km².
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Philippe Ducroux, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La loka preĝejo, nomita Église de la Nativité de la Sainte Vierge, estis rekonstruita inter 1841 kaj 1843 por anstataŭi malnovan, tro mallarĝan preĝejon de la 18-a jarcento. La fondaĵoj de la sonorilturo datiĝas de 1671.
Catillon-sur-Sambre apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.