Cesário Verde | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1855 en Trofa, Porto, Portugalio | |
Morto | 19-an de julio 1886 (31-jaraĝa) en Lumiar, Lisbono, Portugalio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Lisbono vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto komercisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
José Joaquim CESÁRIO VERDE (naskiĝis en Porto en 1855, mortis en Angolo, en 1886) estis portugala verkisto. Li ekstudis en la beletra kurso de Universitato de Lisbono, sed li rezignis pri ĝi, kaj komencis labori en la vendejo de sia patro ĉe strato Bacalhoeiros.
Li komencis publikigi poezion por la gazetoj "Diário de Notícias", "Diário da Tarde", "Ocidente", kaj aliaj. Li grave malsaniĝis kaj decidis resti en bieno de la familio en Linda-a-Pastora.
Pro tuberkulozo li mortis tre juna. Pro la klopodoj de sia amiko Silva Pinto, liaj poeziaĵoj estis postmorte publikigitaj en volumo, kies titolo estas O Livro de Cesário Verde (1887).
La esploristoj pri la verko de Cesário Verde alinomas lin "Poeto-Pentristo". Fakte li enkondukis la impresionismon en la portugalan literaturon. Influis lin la poezio de Baudelaire pro la subtila priskribo de la realo. Kvankam ne komprenita siatempe, Cesário Verde ricevis rekonon de la modernistaj, ĉefe de Fernando Pessoa, la plej grava poeto de la 20-a jarcento en Portugalio, kiu vidi lin kiel vera majstro.