Cevio

Cevio
Blazono de Cevio
Blazono de Cevio
Blazono de Cevio
Cevio
Cevio
Cevio
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Rovana
Koordinatoj  46° 19′ 1″ N 8° 36′ 7″ O / 46.31694 °N, 8.60194 °O / 46.31694; 8.60194 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 1″ N 8° 36′ 7″ O / 46.31694 °N, 8.60194 °O / 46.31694; 8.60194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1174
Areo 151,42 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 6675
Komunumkodo 5310
Mapo de Cevio
Mapo de Cevio
Mapo de Cevio

Cevio estas komunumo de la Komunumaro Rovana kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1174 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Cevio situas en la supra Valo de Maggia proksimume 15 kilometrojn nordnordoriente de Locarno. Al la komunuma teritorio apartenas la Bavonavalo, nordokcidenta flanko valo de la valo de Maggia. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cevio kaj la vilaĝoj kaj vilaĝetoj Bignasco, Cavergno, Faèd, Fontana, Fontanelada, Foroglio, Mondada, Ritorto, Rosèd, San Carlo, Sonlèrt kaj Visletto[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 151,42 km², de kiuj 33,4 % estas kovritaj de arbaro, 6,5% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cevio limas en nordo al Bedretto, en oriento al Lavizzara, en sudo al Maggia, en sudsudokcidento al Campo, en sudoriento al Linescio kaj Cerentino, en okcidentsudokcidento al Bosco/Gurin, kaj en okcidento al Formazza (VB, Italio).

Cevio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Cevio pasas kurba vojeto, kiu kondukas al la fino de valo de Bavena, de kiu deflankiĝas vojo al la valo de Rovano. Pere de poŝtaŭtolinio al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Cevio datiĝas el la jaro 1335 kiel Zevio. Cevio ĉiam estis la renkontiĝejo de la vala administracio kaj de la valaj civitanoj. Unua dokumenta atesto pri najbararo datiĝas el la jaro 1230. En la 19-a jarcento multaj loĝantoj de la valo elmigris al Veltelino kaj Ameriko. En la 20-a jarcento la formigrado ĉesis pro konstruo de baraĵlago, kiu kreis laborlokon kaj kreskanta turismo.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]