La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1399. La komunumo havas longan tradicion en produktado de arta vitro. La lokan kastelan parkon ofte vizitadis poeto František Hrubín (1910-1971), troviĝas tie lia busto kaj memorsalono.
Kastelo Chlum u Třeboně, konstruita en 1710 de la germana nobela familio Fünfkirchen , ekde 1861 aparteninta al ĉefdukoj d´Este – komence de la 20-a jarcento novbaroke adaptita
Pilgrima kaj paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, nomata „Malgranda Mariazell“, konstruita en 1745, larĝigita 1804 , kun ŝtonaj statuoj de la sanktuloj ĉirkaŭ la preĝejo
Krucvojo ela 2-a duono de la 18-a jarcento, kondukanta de la kastelo al preĝejo