Choudhry Rahmat Ali | |
---|---|
![]() Choudhary Rahmat Ali (1932) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1897 en Balachaur, Panĝabo (Brita Hindio), ![]() |
Morto | 3-an de februaro 1951 (53-jaraĝa) en Kembriĝo |
Tombo | Kembriĝo ![]() |
Lingvoj | urduo • panĝaba • angla |
Ŝtataneco | Brita Raĝo Pakistano ![]() |
Alma mater | Kolegio Emanuelo Universitato de Panĝabio Islamia College (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto juristo politikteoriisto ![]() |
Verkoj | Nun aŭ Neniam: Ĉu Ni Vivu aŭ Pereu por Ĉiam? |
Choudhry Rahmat Ali (16a de Novembro 1895 – 3a de Februaro 1951) estis islama naciisto el Pakistano[1][2][3] kiu estis unu el plej fruaj proponantoj de la kreo de la ŝtato Pakistano. Ŝajne li kreis la nomon "Pakistano" por separata islama hejmo en Suda Azio kaj estas ĝenerale konata kiel fondinto de la movado por ties kreado. Li estas plej bone konata kiel aŭtoro de fama broŝuro en 1933 titole "Now or Never; Are We to Live or Perish Forever" (Nune aŭ Neniam; Ni vivu aŭ Pereu porĉiame), konata ankaŭ kiel la Pakistana Deklaro.
La nomo Pakistano laŭlitere signifas "Tero de la Pureco" en la urdua kaj la persa. Ĝi estis kreita en 1933 kiel Pakstan fare de Choudhry Rahmat Ali kiu publikigis ĝin en sia pamfleto Now or Never (Nune aŭ neniam),[4] utiligante ĝin kiel akronimon ("tridek milionoj da islamaj fratoj kiuj vivas en PAKSTAN") rilatante al la nomoj de la kvin nordaj regionoj de la Brita Raĝo: nome Panĝabo, Nordokcidenta-Lima-Provinco (Afgania provinco), Kaŝmiro, Sindo, kaj Baluĉistan".[5][6][7] La litero i estis aldonita por moderigi elparolon kaj formi la lingve ĝustan kaj senchavan nomon.[8]