Christian Friedrich Henrici | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1700 en Stolpen | |
Morto | 10-an de majo 1764 (64-jaraĝa) en Leipzig | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Picander vd | |
Okupo | poeto verkisto libretisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Christian Friedrich HENRICI (kaŝnomo Picander; * 14-an de januaro 1700 en Stolpen ĉe Dresdeno; † 10-an de majo 1764 en Lepsiko) estis la plej grava tekstpoeto de Johann Sebastian Bach.
Henrici studis ekde 1719 ĉe la universitato je Wittenberg kaj daŭrigis sian studon en 1720 ĉe la Universitato de Lepsiko. Ĉar poste li nur havis malmultajn enspezojn kiel dominstruisto, li komencis sian karieron kiel poeto je 1721 en Lepsiko kaj verkis komence drastajn erotikajn poemojn kaj dramojn. La unuaj kontaktoj al Bach supozeble estis nur hazardaj.
En 1725 Picander, jen lia kaŝnomo, verkis la tekstojn por la profanaj kantatoj de Bach, „Entfliehet, verschwindet“ (BWV 249a) kaj „Zerreißet, zersprenget“ (BWV 205). Jam en 1723 li liveris per sia strofopoemo „Weg ihr irdischen Geschüfte“ la libreton por la sakrala kantato „Bringet dem Herrn Ehre“ (BWV 148) de Bach. La kantato de Bach „Es erhub sich ein Streit“ (BWV 19) el 1726 baziĝis sur simila verko de Henrici.
Ambaŭ poemoj aperis en la poemkolekto „Sammlung erbaulicher Gedancken“ publikigita en 1724-1725, kiu estis dediĉita al Grafo Franz Anton von Sporck. Ĉi tiu estis ankaŭ konata kun Bach kaj povintus instigi la kontakton inter komponisto kaj poeto.
Ĉi tiu kontakto baldaŭ evoluis al amikeco, kadre de kiu Bach kaj Henrici ankaŭ profundigis sian artistan kunlaboron. Tiel ĉiuj kvin volumoj de „Ernstschertzhaffte und satyrische Gedichte“ (Lepsiko, 1727-51) de Picander entenas tekstojn, kiujn Bach muzikigis. Al tiuj ankaŭ apartenas la Pasiono laŭ Mateo (BWV 244) kaj la Pasiono laŭ Marko (BWV 247), sed ankaŭ la populara Kafokantato (BWV 211).
La poeta talento de Henrici ankaŭ fariĝis elirpunkto de kariero kiel ŝtatoficisto. Tiel petpoemo al Aŭgusto en 1727 la forta portis al li postenon de aktisto ĉe la supera poŝtoficejo en Lepsiko. Mallonge poste li fariĝis poŝtsekretario, en 1734 supera poŝtkomisaro kaj en 1740 li krome fariĝis distrikta impost- kaj urba trinkimpostenspezisto de la vininspektejo.