Christiane AMANPOUR (perse: کریستیان امانپور, naskiĝis la12 -an de januaro 1958 en Londono[1]) estas brita-irana televida raportistino, prezentisto kaj produktanto de dokumentaj filmoj. Ŝi estas la ĉefa internacia korespondanto de CNN. Ekde la 1980-aj jaroj, ŝi raportas pri krizaj kaj militaj zonoj kaj intervjuas mondgvidantojn. Ŝia laboro estis ofte premiita. Ŝi ricevis naŭfoje la premion Emmy pri ĵurnalismo kaj dokumentaj filmoj. Ŝi laboris por CNN ekde 1983. Krom por CNN ŝi ankaŭ laboras por ABC-News. Ŝi iĝis unu el la plej bone pagitaj raportistoj en la mondo, ne malplej danke al sia volo vojaĝi kaj labori en la plej danĝeraj lokoj en la mondo[2]. Ŝi parolas la anglan, la persan (sian denaskan lingvon) kaj la francan.
Christiane Amanpour naskiĝis en Londono, la plej aĝa filino de irana patro kaj brita patrino. Baldaŭ post ŝia naskiĝo, la familio ekloĝis en Teherano. En la aĝo de dek unu, Amanpour iris al katolika loĝlernejo en Anglio[1]. La familio Amanpour apartenis al la ekonomia kaj politika elito en Irano; post la irana revolucio en 1979, ili perdis ĉiujn siajn posedaĵojn kaj privilegiojn kaj ekloĝis definitive en Anglio. Amanpour diris, ke ĉi tiuj politikaj eventoj instigis ŝin fariĝi ĵurnalistino. Ŝi studis ĵurnalismon ĉe la Universitato de Rod-Insulo en Usono.
La raportada laboro de Amanpour komenciĝis en 1990 kiel korespondanto por CNN kie ŝi raportis pri internacia krizo-situacioj (Golfa Milito, Irako, Afganio, Nord-Koreio, palestinaj teritorioj, Irano, Sudano, Israelo, Pakistano, Somalio, Ruando, Balkano, Egiptio, Libio).
Ŝi ankaŭ faris dokumentan filmon (“Sekso kaj amo tra la tuta mondo”) tute kreita kaj reĝisorita de virinoj, interparolanta pri la intima vivo de homoj (plejparte virinoj) tra la tuta mondo en kiu ŝi starigas nediskretajn priseksajn demandojn[3][4], sed kiu ankaŭ temas pri rakontoj pri kiel ekzemple virinoj kaptas siajn rajtojn ankaŭ se temas pri la rajto paroli pri sia intima vivo, pri kiel rifuĝintoj el multaj islamaj landoj neniam antaŭe parolis pri sia propra persona feliĉo kaj estas nesciaj pri kiel respekte konduti kun virinoj, pri kiel divorco aspektas en Libano, pri kiel gravediĝi en rifuĝejo, pri transgenruloj en Barato[5], pri kiel Japanio baraktas kun intimeco, ktp
Amanpour edziniĝis al James Rubin en 1998, kiu tiam estis oficiala proparolanto de Madeleine Albright, ŝtatsekretario de Usono[6].
Tra la jaroj, Amanpour intervjuis multajn eminentajn politikistojn, inkluzive de Tony Blair, Pervez Muŝaraf, Hamid Karzai, Hosni Mubarak kaj Hassan Rouhani. Ŝi ricevis la premion Emmy pro sia intervjuo kun Moammar al-Kadhafi dum la araba printempo. Ŝi havas sian propran ĉiutagan intervjuan programon ĉe CNN Internacia, nomatan Amanpour.
La 14-an de junio 2021, Amanpour anoncis ke ŝi estis diagnozita kun ovaria kancero[7].
Amanpour gajnis ĉiun gravan televidan ĵurnalismopremion inkluzive de dek unu premioj Emmy por Novaĵoj kaj Dokumentaj filmoj, kvar premioj Peabody, du premioj George Polk, tri premioj du-Pont-Columbia kaj la premio Kuraĝo en ĵurnalismo. Ŝi estas honora civitano de Sarajevo kaj Bonvola Ambasadoro de Unesko por Gazetara Libereco kaj Sekureco de Ĵurnalistoj[8].
Ŝi ricevis naŭ honorajn doktorecojn pro ŝia ĵurnalisma laboro.
En 2007 ŝi estis nomumita Komandanto de la Ordeno de la Brita imperio (CBE)[9].