Cilindra ĉapelo aŭ cilindro estas speco de alta, supre plata, rande larĝa ĉapelo portata far viroj tra la 19-a kaj fru-20-a jarcentoj, nun kutime portata nur kun matena vesto aŭ vespera vesto. La unuan cilindron faris John Hetherington en 1797; tiaj ĉapeloj fariĝis popularaj dum la 1820-oj. Viroj ordinare portis cilindrojn por komerco (negocoj), sociaj eventoj, kaj plezuro.
Ilin oni faris el rigidigita felto farita el kastora felo kaj poste, pro la influo de Princo Albert, el silko.
Populara speco, aparte en 19-jarcenta Usono, estis la angle stovepipe hat ("fornotuba ĉapelo"), kiun popularigis Abraham Lincoln dum sia prezidenteco. Malkiel multaj cilindroj, tiu speco estis rekta, kvazaŭ tuba, ne pli larĝa ĉe la supro, nek ĉe la malsupro. Ili ofte pli altis ol la tipa cilindra ĉapelo.
Pli poste, al cilindroj oni foje donis internan ĉarniran framon (skeleton), ke ili estu platigeblaj (kolapsivaj). Tiajn ĉapelojn oni ofte nomis angle opera hat aŭ Gibbus ("opera ĉapelo"), kvankam tiu termino povas ankaŭ sinonimi kian ajn cilindron, aŭ kian ajn formalan ĉapelon viran. Dum la 1920-oj ili ofte ankaŭ nomiĝis angle high hats ("alta ĉapelo").