Ciumești | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Csomaköz (hungare), Schamagosch (germane) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 40′ N, 22° 20′ O (mapo)47.66388888888922.340833333333Koordinatoj: 47° 40′ N, 22° 20′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 132 m | |
Poŝtkodo | 447262 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1 193 (en 2021, 1 407 en 2011) | |
– vilaĝo | 1 238 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138690 | |
Ciumești [ĉumeŝtj] (hungare: Csomaköz, germane: Schamagosch) estas komunumo en Rumanio okcidente de Carei[1][2]. Administre ĝi ĝis 2004 estis vilaĝo en la komunumo Sanislău; per la leĝo n-ro 84/2004[3] ĝi iĝis aparta komunumo, al kiu apartenas la vilaĝoj Berea kaj Viișoara.
En 1910 ĝi havis 2 175 loĝantojn (hungaroj); en 1992 estis 1 387 loĝantoj (70 % da hungaroj, malplimulto da rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 1 193 loĝantoj.
Ĝia unua mencio skriba estas el 1306. Ĝis la Trianona traktato de 1919 kaj inter la Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 Csomaköz apartenis al Hungario kaj estis parto de la departemento Szatmár.
|