![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carcassonne (apartigo). |
Civito Carcassonne | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
fortreso fortifikita urbo Citadelo ![]() | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 12′ N, 2° 22′ O (mapo)43.2064392.363788Koordinatoj: 43° 12′ N, 2° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 0,11 km² (11 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Monda heredaĵo | |||
![]() | |||
La Civito Carcassonne | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono Departemento |
Langvedoko-Rusiljono Aude | ||
Tipo | Kultura | ||
Surfaco | 11 ha | ||
Bufra areo | 1 361 ha | ||
Kriterioj | (ii) (iv) | ||
Fonto | 345 | ||
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | ||
Geografia situo | 43° 12′ 23″ N, 2° 21′ 50″ O (mapo)43.2064392.363788 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 2001 (25-a sesio) | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Langvedoko-Rusiljono | |||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La Civito Carcassonne estas mezepoka arkitektura tuto, kiu situas en la franca urbo Carcassonne en la departemento Aude, en la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi situas sur la dekstra bordo de la rivero Aude, sudoriente en la nuna urbo. Tiu fortika mezepoka civito, kies origino devenas de la gaŭla-romia epoko, ŝuldas sian famon al sia duobla ĉirkaŭmuro, longa je preskaŭ 3 km[1] kun kvindek du turoj[1], kiu superas spektakle la valon de Aude. La civito enhavas ankaŭ kastelon (la graflanda kastelo) kaj bazilikon (la baziliko Saint-Nazaire).
Savita de la detruo per la agado kaj persistemo de la arkeologo Jean-Pierre Cros-Mayrevieille, poste restaŭrita en la 19-a jc, laŭ maniero kelkfoje kontestita, sub estrado de Viollet-le-Duc poste de Boeswillwald, la civito Carcassonne estis, ekde 1997[2], klasita en la monda heredaĵo de Unesko. La graflanda kastelo, la fortikaĵoj, kaj la turoj apartenas al la ŝtato kaj estas regata de la oficejo pri naciaj monumentoj[3], kiam la turnirejo[4] kaj la resto de la civito apartenas al la urbo.
La civito Carcassonne situas sur la dekstra bordo de la rivero Aude super la urbo Carcassonne situanta okcidente. Ĝi situas inter la Nigra Montaro kaj Pireneoj ĉe la vojo iranta de Mediteraneo al Atlantiko. La du montaroj konsistigas la karkasonan koridoron, ofte menciita kiam la klimatologoj parolas pri la vento kiu blovas en tiu koridoro[5].
La civito estas konstruita fine de eta altebenaĵo, konsistigita per la fosaĵo de la rivero Aude, alta je proksimume 150 metroj super la malsupra urbo[6]. La 1-a ĉirkaŭmuro konstruita de la visigotoj sekvas la kavaĵoj de la grundo[7]. Tiu ebenaĵo apartiĝas de la montaro Corbières sur la komunumo Palaja alta je 260 m, triras la civiton alta je 148 m kaj finiĝas en la rivero Aude je 100 m[8]. Okcidente, la deklivo estas sufiĉe abrupta estiganta malfacilan aliron al eventualaj atakantoj. Oriente, la deklivo estas pli dolĉa kaj ebligas facilan aliron por varoj, sed ankaŭ por atakantoj. Tiel, la plej gravaj defendaĵoj situas tiuflanke de la civito.
La civito estis sinsekve protohistoria loko, gaŭla-romia civito, visigota fortreso, grafejo, poste vicgrafejo, poste fine reĝa seneskalejo. Ĉiuj tiuj epokoj, inter la romia kaj la mezepokfina, lasis atestaĵojn en la konstruaĵoj, kiuj konsistigas ĝin.
Restaĵoj de fortikigita opidumo, la opidumo Carcaso[9] proksima al la nuna loko de la civito, estis malkovritaj per arkeologiaj fosadoj. Tiu loko estis jam grava komerca kruciĝejo kiel atestas restaĵoj de kampaniaj ceramikoj kaj amforoj.
Ekde la 3-a jarcento, la urbo sin protektis malantaŭ unua linio de remparoj. En 333, tekstoj[10] de pilgrimanto mencias la castellum de Carcassonne.
Komence de la feŭdismo, la urbo pligrandiĝis same kiel la fortikaĵoj. La konstruado de la katedralo komenciĝis ekde 1096, poste tiu de la graflanda kastelo en la 12-a jarcento.
Tiam estis la epoko de la grafoj de Carcassonne. La unua grafo nomumita de la karolidoj estis Bellon post kiu venis Oliba la 2-a. La komisio de la grafoj estis regi la regionon por la karolida reĝlando. En la 9-a jarcento, la latina esprimo Cité de Carcassonne regule aperas en la oficialaj tekstoj kaj ĉartoj[11].
En 1208, la papo Inocento la 3-a, antaŭ la kresko de albigensismo, vokas la nordajn baronojn al krucmilito kontraŭ albigensismo. La grafo de Tuluzo, akuzita pri herezio, kaj ties ĉefa vasalo la vicgrafo de Trencavel estis la celitoj de la atako.
Ludoviko la 9-a ordonis la konstruadon de la 2-a ĉirkaŭmuro por ebligi al la urbo rezisti dum longaj sieĝoj. Tiuepoke, la minacoj estis multaj en la regiono : Rajmondo Trencavel, rifuĝinta en Aragonio, ĉiam deziris rekonkeri siajn bienojn, kiujn li postulis kaj la reĝo de Aragonio, Jakobo la 1-a la Konkeranto, peze minacis sur tiu regiono proksima al la limoj de la reĝlando.
En 1258, la traktato de Corbeil fiksis la limon inter Francio kaj Aragonio proksime de Carcassonne, en Corbières. Ludoviko la 9-a rezignis pri sia suvereneco sur Katalunio kaj Rusiljono kaj kiel kontraŭparto la reĝo de Aragonio forlasas siajn dezirojn al Langvedoko.
Inter 1560 kaj 1630, en la religiaj militoj, la civito estas grava milita elemento por la katolikoj. Ĝi suferis atakojn de protestantoj.
La morto de Henriko la 3-a okazigis batalojn inter la loĝantoj de la malsupra urbo fidela al Henriko la 4-a, legitima heredanto, kaj al la duko de Montmorency, kaj la civito, kiu rifuzis agnoski la novan reĝon kaj aliĝis al la partio de la Ligo. En 1592, la loĝantoj de la civito kuniĝis al la reĝo[12].
En la 17-a jarcento komenciĝis la forlaso de la civito.
La civito estis savita el detruo de Jean-Pierre Cros-Mayrevieille, eminentulo kaj historiisto, loĝanta piede de la civito. Ekde 1835, li riproĉis la detruon de la barbakano kies ŝtonoj estis rabitaj de la lokaj konstruistoj[13]. Al li ni ŝuldas la unuajn verajn fosadojn en la katedralo de la civito kaj la malkovro de la kapelo de la episkopo Radulfo. La verkisto Prosper Mérimée, ĉefinspektisto de la historiaj monumentoj, fulme enamiĝis al tiu pereanta monumento. La arkitekto Eugène Viollet-le-Duc, qkiu estis komencinta la restaŭron de la preĝejo Saint-Nazaire, estis komisiita pristudi restaŭron de la civito. En 1840, la baziliko Saint-Nazaire interne de la civito estiĝas sur la protektado de la historiaj monumentoj[14]. Tiu protektado estis etendita al la tuto de la remparoj en 1862[15].
En 1853, Napoleono la 3-a aprobis la restaŭran projekton.
Ekde 1850, la restaŭraĵoj de Eugène Viollet-le-Duc estis forte kontestitaj, aparte la tegmentoj[16]. Viollet-le-Duc, laŭ sia sperto pri restaŭrado de kasteloj norde de Francio, decidis kovri la turojn per konusa tegmento kvrita per ardezoj, konstanta kun la plataj tegmentoj kovritaj per romanikaj tegoloj de la kasteloj en la regiono.
La levponto, aldonita ĉe la enirejo de la narbona pordo, estis citita ankaŭ kiel ekzemplo de erara restaŭrado.
La malkresko de la loĝantaro daŭris en la dua duono de la 19-a jarcento. Inter 1846 kaj 1911, la civito perdis 45 % de ĝia loĝantaro, malkreskanta de 1 351 al 761 loĝantoj[17].
En 1944, la civito Carcassonne estis okupita de la naziaj trupoj, kiuj uzis la grafan kastelon kiel rezervejon por minucioj kaj eksplodiloj. La loĝantoj estis forigitaj el la civito.
En 1961, muzeo estis kreita en la grafa kastelo. Poste en 1997, la civito estis klasita en la monda heredaĵo de Unesko. Nun, la civito fariĝis grava turisma loko, kun pli ol 2 milionoj da vizitantoj ĉiujare[18].
La rimarkindaj partoj de la civito estas la du ĉirkaŭmuroj kaj pluraj konstruaĵoj. La apuda plano montras la situon de la konstruaĵoj priskribitaj en la sekvaj sekcioj. La interna ĉirkaŭmuro kaj la pordoj ruĝe aperas kiam la ekstera ĉirkaŭmuro kaj la barbakanoj aperas flave :
La unua ĉirkaŭmuro, konstruita sur roka promontoro, datiĝas de la romia epoko ; ĝi superis la valon kaj la riveron Aude. La fundamento de tiu origina ĉirkaŭmuro estas ankoraŭ videblaj ekde la turnirejo.
Ekzistas ankoraŭ dek sep turoj de la gaŭla-romia epoko pli malpli modifitaj el la tridek turoj, kiujn ĝi havis komence[19]. Nur unu turo estis ortograma, la turo Pinte.
En la 13-a jarcento, la reĝoj de Francio ordonis la konstruon de dua ekstera ĉirkaŭmuro ĉirkaŭ la civito. La turoj estas rondaj, ofte malaltaj kaj sentegmentaj por ne ŝirmi atakantojn, kiuj estus konkerintaj ilin, kontraŭ la pafoj de la interna ĉirkaŭmuro.
La ĉirkaŭmuro havas kvar ĉefajn pordojn al la interno de la civito je la kvar kardinalaj punktoj.
La narbona pordo, situanta oriente, estis konstruita en ĉirkaŭ 1280 en la reĝado de Filipo la 3-a la Brava.
Sude, la pordo Saint-Nazaire estas en la samnoma turo, unu el la du kvadrataj turoj de la civito.
La turo ŝirmas la katedralon Saint-Nazaire, kiu situas proksime malantaŭ je 25 metroj en la civito[20].
Okcidente, la pordo Aude frontas la samnoman riveron. Ĝi situas orksime de la grafa kastelo.
Norde, la pordo de Bourg aŭ de Rodez[21] direktis al la malnova centro Saint-Vincent. Ĝi estas fosita en la ĉirkaŭmuro kaj estis defendita per la barbakano Notre-Dame kaj la turo Mourétis[22].
La grafa kastelo[23],[24] estas ĉemetita al la okcidenta interna ĉirkaŭmuro kie la deklivo estas la plej kruta.
La baziliko Saint-Nazaire[25],[26], konstruita el grejso (ekstera kovraĵo), estas romanikorigina preĝejo kies plej malnovaj partoj datiĝas de la 11-a jarcento.
La baziliko estis pligrandigita inter 1269 kaj 1330 laŭ gotika stilo de la novaj mastroj de la regiono, kun tre alĉielaj transepto kaj ĥorejo, ornamita per skulptaĵoj kaj aro da vitraloj, kiuj estis inter la plej belaj de suda Francio.
La renovigoj de Eugène Viollet-le-Duc multe modifis la eksteron de la baziliko, sed la interno estas la plej rimarkinda. La du stiloj, gotika kaj romanika, staras unu super la alia sur la vitraloj, la skulptaĵoj kaj ĉiuj preĝejaj ornamoj. La fasadoj havas multajn vitralojn de la 13-a kaj 14-a jarcentoj : ili montras la scenojn de la vivo de Kristo kaj de ties apostolojn.
Ĝis en la 18-a jarcento, la katedralo Saint-Nazaire estis la ĉefa religia preĝejo de Carcassonne.
Nuntempe, en la civito, la ĉiutaga vivo ne estas ĉiam facila. La stratetoj estas mallarĝaj, malfacile alireblaj kaj la loĝejoj estas kadukaj, sed la aŭtenteco de la lokoj allogas multajn vizitantojn[27]. La civito enhavas plurajn hotelojn el kiuj unu luksa, la « hotelo de la civito[28] », junulargastejon[29], kaj multajn restoraciojn kaj memoraĵbutikojn.
La legendo de Damo Carcas[30],[31] provas klarigi la originon de la nomo de la civito. La historio diras ke la armeo de Karolo la Granda estis antaŭ la pordoj de la civito kontraŭ la saracenoj. Princino kape de kelkaj kavaliroj defendis la civiton post la morto de sia edzo. Temas pri Princino Carcas, kiu unue uzis kiel ruzaĵon falsajn soldatojn, kiujn ŝi fabrikigis kaj lokigis en ĉiuj turoj de la civito. Le sieĝo daŭris dum 5 jaroj.
Sed komence de la 6-a jaro, nutraĵoj kaj akvo fariĝis pli kaj pli maloftaj. Damo Carcas volis inventari ĉiujn proviantojn, kiuj restis. La vilaĝanoj alportis porkon kaj sakon da tritiko. Ŝi havis la ideon nutri la porkon per la tritiko, poste ĵeti ĝin de la plej alta turo de la civito malsupren de la eksteraj remparoj.
Karolo la Granda kaj ties soldatoj, kredis ke la civito ankoraŭ havis multajn soldatojn kaj proviantojn tiel malŝparante bone nutritan porkon, ĉesigis la sieĝon. Vidanta Karolon forlasi la ebenaĵon antaŭ la civito, Damo Carcas ĝojplena pro la venko de sia ruzaĵo, decidis sonorigi ĉiujn sonorilojn de la urbo. Unu el la soldatoj de Karolo tiam ekkriis : « Carcas sonoras ! », tiel kreanta la nomon de la urbo.
Nun la aglomera komunumaro Carcassonne serĉas kiel kreskigi la enspezojn venantajn de la vizitantoj de la civito, kiuj meze restas nur dum kvar horoj. La malsupra urbo malmulte profitas per la allogo de la civito, ĉar tiu ĉi estas ekskursa kaj ne feria celo[32].
Ĉiujare, la urbo organizas diversajn festojn kaj festivalojn en la civito :
1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
230839[36] | 269280[36] | 289726[36] | 334233[36] | 330069[36] | 362362[36] | 300684[37] | 340802[38] | 322881[39] | 380281[40] | 461033[41] | 473184[42] | 479019[43] | 473815[44] | 507279[45] |
La klasado de la civito sur la listo de la monda heredaĵo ebligis kreskigi la nombron da vizitantoj ekde la 10 lastaj jaroj.
En 2011, 4 ĝis 4,5 milionoj da vizitantoj estis nombritaj el kiuj 500 000 por la grafa kastelo, kio rangigas la civiton je la 4-a rango[46] aŭ la 5-a monumento de la Oficejo pri naciaj monumentoj la plej vizita loko en Francio[47].
Pluraj kinofilmoj estis filmitaj en Carcassonne : Le Retour du Croisé de Louis Feuillade en 1908, La Merveilleuse Vie de Jeanne de Arc de Marco de Gastyne en 1929, Le Miracle des Loups de Raymond Bernard en 1924, La Fiancée des Ténèbres de Serge de Poligny en 1944, Le Miracle des Loups de André Hunebelle en 1961, Le Corniaud de Gérard Oury en 1965, Un Lion en Hiver de Anthony Harvey en 1968, La Promise de Franc Roddam en 1985, Robin des Bois, Prince des voleurs de Kevin Reynolds en 1991, Les Visiteurs de Jean-Marie Poiré en 1992, Le Destin de Youssef Chahine en 1997, Labyrinthe (roman) en 2011 laŭ la romano de Kate Mosse.