Colleen Cavanaugh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1952 (71-jaraĝa) en Detrojto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Bostono Universitato Harvard Universitato de Miĉigano |
Okupo | |
Okupo | mikrobiologo scienca esploristo |
Colleen CAVANAUGH (naskiĝis en Detrojto en 1953)[1] estas mikrobiologo kaj profesoro de biologio en Universitato Harvard, ligita al la Rowland Instituto de Scienco.[2][3]
Cavanaugh studis profundajn marajn ekosistemojn dum pli ol 20 jaroj. Kiam ŝi estis gradstudanto, ŝi proponis, ke la giganta tubvermo, Riftia pachyptila, nutriĝis de bakteriojn, kiuj loĝis en ĝiaj ĉeloj.[4] Per kemisintezo, diris bakterioj uzas la energion enhavigitajn en reduktitaj kemiajoj (ekzemple, hidrogena sulfido[5]) por sintezi organikan materion, permesante al organismoj kiel la giganta tubvermo vivi en la marfundo, kie la sunlumo ne atingas.[6]
La Cavanaugh Laboratorio ĉe Harvard laboras pri kelkaj projektoj ligitaj al bakteria simbiozo en maraj senvertebruloj de altamaraj hidrotermaj ellastruoj, metano tralikiĝas, kaj marbordajn reduktantajn sedimentojn. Esploristoj tie havas specialintereso en karakterizado de la metabolaj kaj genetikaj kapabloj de simbiontoj, iliaj evoluaj rilatoj kun libervivaj bakterioj, kaj la ko-evoluo de simbionto kaj gastiganto.[7]
La laboro de Cavanaugh estis uzita de la scienca komunumo por repensi la plej lastan teorion pri la origino de la vivo, en kiu la amasigo de organikaj molekuloj en surfaca akvo estis rezulto de fulma elektro.[4]