Cristina Marcos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cristina Marcos Juez | |||||
Naskonomo | Cristina Marcos Juez | ||||
Naskiĝo | 19-an de decembro 1963 (60-jaraĝa) en Barcelono, Katalunio | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro prezentisto vd | ||||
Aktiva dum | 1981– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cristina MARCOS Juez (Barcelono, 19a de decembro 1963) estas hispana aktorino kaj prezentistino.
Estante deksep-jaraĝa Manuel Gutiérrez Aragón elektis ŝin kiel protagonistino kun Fernando Fernán Gómez la filmon Maravillas, kaj poste ŝi aperis en La próxima estación, reĝisorita de Antonio Mercero.
Gerardo Herrero ldungis ŝin por Al acecho (1987). Kvar jarojn poste ŝi estis nomumita por Goya Premio pro mallonga ludado en Tacones lejanos (1991), de Pedro Almodóvar. Tri jarojn poste ŝi ja atingis la Goya-premion pro sia rolo kiel divorcita purigistino en Todos los hombres sois iguales (1994). Samjare ŝi partoprenis en Entre rojas, porvirinprizona dramo.
En 2001 ŝi filmis Sin noticias de Dios, kiel samseksema policanino obsedita por la protagonistino, Victoria Abril. En 2002 ŝi laboris en Javier ya no vive solo, serio protagonistigita de Emilio Aragón.
En 2004 ŝi konis teatran sukceson El método Gronhölm, bazita sur teatraĵo de Jordi Galceran pri la procezo de faŝistigo suferita de la laborista klaso, kun Carlos Hipólito inter aliaj aktoroj.