Csokvaomány [ĉokvaomAnj] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Ózd.
Csokvaomány situas sur malebenaĵo en valo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Eger-Putnok. Ózd troviĝas 20, Miskolc 50 km-ojn.
Kontaktiĝantaj vilaĝoj Csokva kaj Omány samtempe menciiĝis unuafoje en 1221. Csokva longe apartenis al la eklezio. Omány preskaŭ senhomiĝis pro la turkoj. Ekde la 19-a jarcento la vilaĝanoj laboris en la proksimaj minejoj. En 1943 okazis la unuiĝo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, klubo de maljunuloj, poŝto.