Csolnok [ĉolnok] estas iama karbominista vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom apud urbo Dorog.
Csolnok situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Dorog troviĝas 4 km-ojn, Budapeŝto 40 km-ojn for.
Pri Csolnok estas la unua skribita memoraĵo de la jaro 1232, kie ĝi estis praa havaĵo de grandfamilio Csolt. Pli malfrue ĝi apartenis al fortikaĵo de Szolgagyőr, sed estis tie bieno de monaĥinejo Sankta Klara en Óbuda. La abatino cedis parton de la vinberejo de ordeno al monaĥinoj de Kuniklo-insulo (hodiaŭ Margaret-insulo en Budapeŝto) en 1263. La listo de papeca dekono de 1332-1337 jam enhavis la paroĥon de la vilaĝo. La parokestrejo tiam apartenis al la eklezia distriktestrejo de Buda. Laŭ impostlisto en 1531 Csolnok estis ankoraŭ la bieno de monaĥinoj de Kuniklo-insulo. Dum la turka invado la vilaĝo restis provizore loĝata loko. En la jaro 1569 ĝi apartenis al departemento Pilis, kaj en tiu tempo impostis je 10 servutulparceloj. La loĝantoj de la vilaĝo estis Luteranaj hungaroj, kaj ili havis organizitan eklezion kaj preĝejon. Unu jaron pli malfrue, en 1570, pagis imposton nur 8 parceloj. La vilaĝo kaj ĝia kamparo apartenis sub la regado de la paŝao de Buda, pli precize bejo* de Esztergom. En la jaro 1608 la reĝo Matiaso la 2-a donacis la tutan vilaĝon al monaĥinejo Sankta Klara en Óbuda. Laŭ la listo 1647 la vilaĝo estis impostodeviga por ses „pordoj”. La senloĝantariĝo atingis la vilaĝon en 1696 pro malsanoj kaj detruoj koneksaj kun la liberigaj bataloj, sed post kelkaj jaroj la vilaĝo denove popoliĝis.
Post la turka regado la setligo de la senpopoliĝintaj landregionoj estis neevitebla. En la iamaj hungaraj vilaĝoj estis setligitaj germanaj kaj slovakaj loĝantoj grandparte por sekurigi la ekonomian evoluon per laborforto, sed ankaŭ por la kontraŭpezigo de la "ribelaj" hungaroj. La setligon organizis kaj aranĝis Habsburgaj instancoj, la Kortega Militkonsilantaro, la Kortega Ĉambro, kaj pli malfrue la pli riĉaj bienuloj.
La unua skribita memoraĵo de karbominado de la regiono Dorog-Esztergom koncernas Csolnok. Ministo el regiono Ruhr kaj la germanparolanta vilaĝestro de Csolnok interkonsentis en 21-a januaro de 1781 pri la pago de la kontraŭvaloro de la karbo elminita en la teritorio de Miklósberek. La minita karbo estis 50 kvintaloj, kiu sufiĉis hejti la domon de la pastro.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, germana kaj muzika lernejo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, sportejo, infanhelpa servo.
En Csolnok naskiĝis naĝisto Stefánia Nipl.
Dum plugado en 1966, oni trovis abelujforman sonorilon el la 11-a jarcento. Tiu sonorilo estas unu el la plej malnovaj en Eŭropo.