Céleste Albaret | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Augustine Célestine Gineste |
Naskiĝo | 17-an de majo 1891 en Auxillac |
Morto | 25-an de aprilo 1984 (92-jaraĝa) en Méré |
Tombo | cemetery of Montfort-l'Amaury (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | housekeeper (en) ![]() ![]() |
Céleste ALBARET (denaske Gineste; 17a de Majo 1891 – 25a de Aprilo 1984) estis kamparanino kiu translokiĝis al Parizo en 1913 kiam ŝi edziniĝis al taksiŝoforo Odilon Albaret; ŝi estas plej bone konata kiel dommastrino kaj sekretario de la verkisto kaj eseisto Marcel Proust. Izolita kaj enua en la ĉefurbo, kaj je sugesto de ŝia edzo, Albaret ekfaris demarŝojn por Proust, kiu estis la plej regula kliento de ŝia edzo. Poste ŝi iĝis lia sekretario kaj dommastrino. Dum la finaj jardekoj de la vivo de Proust, kiam lia sanstato malboniĝis kaj li iom post iom retiriĝis hejmen, kvankam plue laborante intense en sia verkado, ŝi iĝis lia zorgistino kaj lia plej fidinda ligilo kun la mondo trans lia korko-ŝirmita dormoĉambro".[1][2][3]
Marcel Proust mortis en 1922 kaj Albaret translokiĝis por administri malgranda hoteleton en Parizo, kun siaj edzo kaj filino. Odilon Albaret mortis en 1960, kaj je tiu tempo la hotelo estis vendita kaj Albaret iĝis zorgisto-gvidisto en muzeo de Montfort-l'Amaury, je la okcidenta bordo de Parizo. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi estis konvinkita de la eldonejo Laffont por ke ŝi transdonu tion kion ŝi scias pri la privata vivo de Marcel Proust, kiu estis ankoraŭ ikona literatura figuro inter intelektuloj. Ŝi diktis sep dek horojn de registrita materialo al Georges Belmont, ĵurnalisto-tradukisto kun reputacio konstruita je intervjuoj kun usonaj kinsteluloj kaj tradukoj al la franca de anglalingvaj romanoj de Anthony Burgess, Graham Greene, Henry James, Henry Miller kaj aliaj. La rezultanta biografia portreto de Proust havigis multajn nekonatajn detalojn, kvankam la ĝenerala bildo estis en plej aspektoj konfirmantaj kongrue kun la informo jam havigita de Proust en liaj romanoj kaj aliloke.[1] Tiu portreto estis bone ricevita de kritikistoj.[4][5] La memorkolekto de Albaret pri ŝia dunginto estis pli amplekse komunikita pere de publikigo en 1982 fare de Percy Adlon de la germana filmo Céleste (1980) kiu estis bazita sur la libro de Georges Belmont.[6]