Dan Pagis | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
דן פגיס | ||
Naskonomo | Severin Paghis | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1930 en Rădăuți | |
Morto | 29-an de junio 1986 (55-jaraĝa) en Jerusalemo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Kancero ![]() | |
Tombo | Har HaMenuchot (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | hebrea vd | |
Ŝtataneco | Israelo ![]() | |
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto literatursciencisto tradukisto verkisto universitata instruisto ![]() | |
Laborkampo | Poezio, eseo, hebrelingva literaturo, Mezepoka literaturo kaj tradukado ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dan PAGIS (hebree דן פגיס; la 16a de oktobro 1930 – la 29a de junio 1986) estis israela literaturisto, poeto kaj tradukisto de rumana origino [1][2].
Dan Pagis naskiĝis en 1930 kiel rumana judo en germanlingva familio. La patro elmigris sole al Palestino en 1934 por konstrui novan vivon por la familio, sed la patrino mortis en la sama jaro. Pagis kreskis kun siaj geavojo en Rădăuți. En 1941 li estis deportita kun aliaj judoj al Ukrainio, kiu estis konkerita de Rumanio, kie li estis malliberigita en getoj kaj uzita por punlaboro. Li povis eviti koncentrejan malliberigon en 1944.
Pagis elmigris al Palestino en 1946, kie lia patro metis lin en Kibuco Merĥavja, kie li estis dungita kiel instruisto post lernado de la hebrea. Li studis lingvistikon en la Hebrea Universitato, doktoriĝis kaj iĝis universitata profesoro pri mezepoka hebrea literaturo [3]. Li publikigis kvar studojn pri hebrea literaturo same kiel antologiojn pri mezepoka hebrea poezio. Li estis parto de la rondo de poetoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ Lea Goldberg. Li redaktis kritikan eldonon de la verkoj de David Vogel. Li estis plurlingva kaj ankaŭ tradukis en la hebrean.
En 1959 li publikigis sian unuan volumon de poezio Sheon ha-Tsel (La Ombra horloĝo). Entute, Pagis verkis ok volumojn de poezio.
Lia plej ĝenerale konata kaj ofte citita poemon estas "Skribita per Krajono en la Enŝlosita Komercvagono".
כָּאן בַּמִּשְׁלוֹחַ הַזֶּה אֲנִי חַוָּה עִם הֶבֶל בְּנִי אִם תִּרְאוּ אֶת בְּנִי הַגָּדוֹל קַיִן בֶּן אָדָם תַּגִּידוּ לוֹ שֶׁאֲנִי
Ĉi tie en ĉi tiu deportaĵo mi Evo kun mia filo Habelo se vi vidus mian grandan filon Kaino filo de Adamo diru al li ke mi