David Bek (armene Դավիդ Բեկ; mortis en 1728) estis unu el la plej elstaraj personoj de la armena liberiga movado kontraŭ okupaj fortoj de la Safavida kaj Otomana Imperioj. Li batalis en 1722-25 kun apogo de Mĥitar Sparapet kontraŭ la safavidoj. Li gvidis la armenojn en 1726-1728 kontraŭ la turkoj. Bek estas unu el la plej elstaraj militistoj de la armena sendependisma movado de la 18-a jarcento.
Post la falo de la safavidoj en 1722, David Bek establis sin kiel gvidanton de la defendoj de la lokaj armenoj de Sjunik kaj Kapan dum la otomana turka invado kaj la atakoj de la lokaj islamaj triboj. David sukcesis malhelpi la diversajn islamajn tribojn fari taŭgajn teritoriajn gajnojn. En 1727, por ĉesigi la otomanan aliron en la areo, reĝo Tahmasp la 2-a nomumis Davidon kiel la guberniestro de la areo, kaj donis al li la rajton administri la areon kiel vasala armena princlando sub irana regado.
En 1726-28, la lokaj armenoj sub la gvidado de David Bek ekmilitis kontraŭ turkaj armeoj ĉe Halidzor kaj montris grandan militan kompetentecon kaj bravecon venkante ilin facile. Kuraĝigitaj de liaj sukcesoj, multaj armenoj levis la standardon de ribelo kontraŭ la islamanoj kaj aliĝis al la vicoj de David. La regantoj (melikoj) de Karabaĥo baldaŭ aliĝis al la kialo por nacia liberigo, pruntedonante al David Bek virojn kaj materialojn; Avan Juzbaŝi, armea komandanto de Ŝuŝo kiu devis iĝi unu el la proksimaj subtenantoj de David Bek, kontribuis per 2,000 viroj al la militinvesto.
Post la morto de David Bek en 1728, ordonrajto pri la areo pasis al Mĥitar Sparapet .
Davit Bek estas konsiderata unu el la plej gravaj figuroj en Armenio kaj unu el la simboloj de armena naciismo. En 1880–1882 la poeto Raffi verkis romanon pri David Bek, parolante pri la graveco de armita patriotismo. Lia persono estis uzita por politikaj kaj propagandaj celoj, ekzemple dum Sovetunio en la Armena SSR.
En 1944, dum la dua mondmilito, la historia kaj eposa filmo David Bek estis farita de reĝisoro Hamo Beknazarjan. Bek estas la ĉefa rolulo de opero, David Bek, komponita de Armen Tigranjan inspirita de la verko de Raffi.