David Strauss | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
David Friedrich Strauß | ||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1808 en Ludwigsburg | |
Morto | 8-an de februaro 1874 (66-jaraĝa) en Ludwigsburg | |
Tombo | Alter Friedhof (en) vd | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Summer house of the German order Heilbronn vd | |
Ŝtataneco | Virtembergo Svislando vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Tübinger Stift (en) vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Agnese Schebest (en) (1842–1848) vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto biografo kristana teologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Life of Jesus Critically Examined vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
David Friedrich STRAUSS (germane Strauß [ŝtraŭs]; naskiĝis la 27-an de januaro 1808 en Ludwigsburg, mortis la 8-an de februaro 1874 en Ludwigsburg)[1] estis germana liberala protestanta teologo kaj verkisto.
Li skandalis la kristanaron de la tuta Eŭropo pro sia portreto de la "historia Jesuo", kies dia naturo estis malakceptita. Lia verko estis konektita kun la Skolo de Tubingeno, kiu revoluciigis la studadon de la Nova Testamento, de la komenca kristanismo, kaj de la antikvaj religioj. Strauss estis pioniro en la historia esplorado pri Jesuo.
La verko de Strauss nome Das Leben Jesu, kritisch bearbeitet (La vivo de Jesuo, kritike ekzamenita) estis furoraĵo. Kvankam ĝi ne malakceptas ke Jesuo ekzistis, Strauss argumentis ke la mirakloj en la Nova Testamento estis mitaj aldonoj kun malmulta bazo en veraj faktoj.[2][3][4] Kiam Strauss estis elektita kiel profesoro de teologio en la Universitato de Zuriko, tiu nomumo okazigis tian ŝtormon de polemiko ke la aŭtoritatoj decidis emeritigi lin antaŭ lia komenco de la taskoj.[5]