David Sánchez Juliao | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1945 en Kordovo | |
Morto | 9-an de februaro 2011 (65-jaraĝa) en Bogoto | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Kolombio vd | |
Profesio | ||
Okupo | Hokage (en) diplomato verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
David SÁNCHEZ Juliao (Santa Cruz de Lorica, 24a de novembro 1945 - Bogoto, 9a de februaro 2011) estis kolombia verkisto, ĵurnalisto, kaj diplomato.
Li publikigis novelojn, romanojn, rakontojn, porinfanajn historiojn kaj atestojn kaj skribe kaj parole por eldonejoj kaj de Kolombio kaj de aliaj lonadoj. Li ricevis kelkajn fojojn la Nacian Premion de Rakontado, kaj tiun de Libro de Rakonton kaj la Nacian Premion de Novela Plaza y Janés pro Pero sigo siendo el rey. De tiu romano, kaj de aliaj verkoj liaj, oni faris version por televido.
Liaj sonregistritaj historioj ricevis kvin premiojn de Disko de Plateno Sonolux kaj Ordisko MTM, kaj ankaŭ la adaptaĵoj de liaj verkoj por kino kaj televido ricevis 17 Premiojn India Catalina en la Kinfestivalo de Cartagena. Liaj verkoj estis tradukitaj al dek du lingvoj kaj li loĝis, pro akademiaj kaj diplomataj tialoj, en kvar kontinentoj. Li estis profesoro invitita en universitatoj de Norda kaj Suda Ameriko, Eŭropo, Azio, Afriko kaj Oceanio.
Li estis ambasadoro de Kolombio en Barato kaj en Egiptio inter 1991 kaj 1995, landoj en kiuj li estis ankaŭ universitata profesoro ad honorem.
Rakontado
Romanoj
Infana literaturo