La usona projekto Deep Ecliptic Survey aŭ DES (angla por "Enketo pri la Profunda Ekliptiko") celas serĉi objetojn de la Kujper-zono (aŭ Kujper-Bandajn Objektojn) elde la instalaĵojn de la National Optical Astronomy Observatory: tie estas la observatorio de Kitt Peak, kaj de Cerro Tololo.
Tiu projekto estis estrita de la usona astronomo Robert L. Millis, aliaj observantoj estas Marc W. Buie, Larry Wasserman, James L. Elliot kaj Mark Wagner.
De 1998 ĝis fino de 2003, la enketo trakuris 550 kvadratajn gradojn kun sensiveco ĝis ŝajna magnitudo 22,5; tie estas ke ĉ. 50 % el la objekto de tiu magnitudo aŭ malpli en tiu areo estis malkovritaj.
Tiu enketo ankaŭ permesis determini la mezan ebenon de la Kujper-zono kaj enkonduki novan formalan difinon de la dinamikaj klasoj de la KBO (Kujper-Bandaj Objektoj)[1]
Minor Planet Center kreditas Deep Ecliptic Survey de la malkovro de 9 numeritaj asteroidoj aŭ transneptunaj objektoj.[2]
Notindaj malkovraĵoj estas: