Por samtitola artikolo vidu la paĝon Degersheim (stacidomo). |
Degersheim | |
---|---|
Blazono de Degersheim | |
Centro de Degersheim | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Wil |
Koordinatoj | 47° 22′ 21″ N 9° 11′ 48″ O / 47.37250 °N, 9.19667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 21″ N 9° 11′ 48″ O / 47.37250 °N, 9.19667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3861 |
Areo | 14,46 km² |
Alteco | 800 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9113 |
Komunumkodo | 3401 |
Mapo de Degersheim | |
Degersheim (en la alemana lingvo Tëgersche) estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3861 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Degersheim situas en monteta kamparo norde de la Togenburgo. Al Degersheim apartenas krom la municipo Degersheim mem ankaŭ la municipoj Magdenau kun la Monaĥejo Magendau, Wolfertswil, Hinterschwil, la eksklavon Obergampen kaj multnombrajn izolitaj bienoj kaj malgrandaj setlejoj. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,46 km², de kiuj 35,3% estas kovritaj de arbaro, 52.8% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlado. [2]
Degersheim situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Wattwil kaj Rapperswil al Lucerno.
La unua dokumenta mencio de Degersheim kiel Tegerascai datiĝas el la jaro 837, de Wolfertswil sub Wolfridenswilare el la 838. En la 13-a jarcento estis ekkonstruita la Monaĥejo Magdenaŭ, kiu situas en la triangulo inter Degersheim, Flawil kaj Uzwil. En la 17-a jarcento la monaĥejo ricevis la infrastrukturon, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. En la 17-a jarcento estis fondita la protestanta eklezia komunumo de Degersheim kaj en la jaro 1763 la katolika. Ek de 1803 Degersheim estas politika komunumo en Kantono Sankt-Galo. En 1804 la komunumoj Magdenau kaj Degersheim kuniĝis. En 1818 inscendio detruis 40 domojn, 15 garbejojn kaj la preĝejon. 200 personoj perdis sian hejmon.
En mezepoko la popolo de Degersheim vivis ĉefe de la bovbredado kaj agrikulturo. En la jaro 1447 estis menciita muelejo. En de la mezo de la 18-a jarcento en Degersheim ekzistas kotonŝpinindustrio. Ekde la jaro 1860 Degersheim spertis ekonomian progreson dank al la brodaĵindustrio, en kiu laboris dumtempe ĝis 900 personoj. En la jaro 1910 estis malfermita la trajnlinio de Sankt-Galo al Wattwil. Post krizo de la brodaĵindustrio en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcentro la ĉefa industrio de Degersheim fariĝis la metal- kaj lignoindustrio.
Mortis en Degersheim hungara grafo János Teleki (pli juna).
La komunumo Degersheim havas komunuman partnerecon kun Chamoson en Kantono Valezo en Svislando.
|