Dekatlono estas konkurso de 10 atletikaj sportoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj δέκα
[déka] (dek) kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de dekatlono eblas neologisme nomi dekatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.
Laŭ la stato de somero 2012 dekatlono estas tradicie vira konkurso, virinaj atletoj kutime konkursas pri heptatlono (konkurso de 7 atletikaj sportoj), kvankam malmultaj ĉampionadoj ankaŭ jam ofertis dekatlonan konkurson pri virinoj.