Dekýš | |
hungare: Gyökös, germane: Teckisch | |
municipo | |
Evangelia preĝejo en Dekýš
| |
|
|
Oficiala nomo: Dekýš | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Hont |
Montaro | Štiavnické vrchy |
Situo | Dekýš |
- alteco | 485 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 23′ 50″ N 18° 48′ 56″ O / 48.39722 °N, 18.81556 °O (mapo) |
Areo | 17,82 km² (1 782 ha) |
Loĝantaro | 215 (31.12.2011) |
Denseco | 12,07 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1270 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 969 01 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | BS |
NUTS | 516716 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Dekýš | |
Retpaĝo: www.dekys.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Dekýš (hungare Gyökös [djokoŝ] (foje Gyekés [djekEŝ]), germane Teckisch) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Dekýš situas en kaldrono inter montoj, fine de mallonga sakovojo. Banská Štiavnica troviĝas je 10 km.
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1270 en formo "Gukes". En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 381 vilaĝanoj en 63 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gyökös 535 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Bátovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dekýš 250 homoj, (239 slovakoj).