Detlev von Liliencron | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Detlev von Liliencron | ||
Naskonomo | Friedrich Adolf Axel von Liliencron | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1844 en Kiel | |
Morto | 22-an de julio 1909 (65-jaraĝa) en Rahlstedt | |
Tombo | Rahlstedt Cemetery (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Louis Freiherr von Liliencron (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto poeto-juristo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Detlev VON LILIENCRON [detlef fon LILjenkron], aŭ realnome: Friedrich Adolph Axel Freiherr VON LILIENCRON (naskiĝis la 3-an de junio 1844 en Kijlo [Kiel], mortis la 22-a de julio 1909 en Alt-Rahlstedt, nuntempe parto de Hamburgo) estis germana verkisto.
Liliencron naskiĝis en Kijlo kiel filo de malriĉiĝinta nobela familio, fariĝis oficiro, partoprenis diversajn militojn, sed devis fini tiun ĉi karieron pro grandaj mon-ŝuldoj. En la jaro 1875 li ekvivis en Usono, sed du jarojn poste li revenis al Germanio kaj vivtenis sin kiel oficisto. La verkadon li komencis relative malfrue: En 1883 li publikigis sian unuan libron kaj ekde 1887 li laboris kiel sendependa verkisto en Munkeno kaj Hamburgo.
Liliencron estas grava reprezentanto de la impresionismo. Temoj de liaj verkoj estas amo kaj naturo, sed ankaŭ milito kaj ĉasado.