Dezső Szomory | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Szomory Dezső | ||
Naskonomo | Weisz Mór | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1869 en Peŝto | |
Morto | 30-an de novembro 1944 (75-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 1A-10-20 ![]() | |
Lingvoj | hungara • franca • germana • Biblia Hebrea • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt - komponado (1885–) Piarista Gimnazio de Budapeŝto ![]() | |
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Gefratoj | Emil Szomory (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto dramaturgo verkisto muzikkritikisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dezső Szomory [deĵo somori], laŭ hungarlingve kutima nomordo SZOMORY Dezső (naskita WEISZ Mór [wajs mor] la 2-an de junio 1869 en Pest (urbo); mortinta la 30-an de novembro 1944 en Budapeŝto) estis hungara verkisto kaj dramisto.
Dezső Szomory devenis el juda familio. Li komence lernis muzikon, tamen li elektis postenon en redaktejoj. En 1890 por eviti la soldatajn jarojn li rifuĝis al Francio, kie li sendis skribaĵojn al Hungario. En 1906 li hejmenvenis, post 2 jaroj li aliĝis al Nyugat. Liaj dramoj estis ofte prezentitaj en teatroj.