Didier Migaud, naskiĝinta la 6-an de junio 1952 en Saint-Symphorien (Indre-et-Loire), estas franca politikisto, eksa membro de la Socialisma Partio (PS). Eksa prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo de la Nacia Asembleo, li estis nomumita ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo la 23-an de februaro 2010, fare de la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy.
Diplomita de la Instituto pri Politikaj Studoj de Liono kaj titolulo de diplomo pri fakaj superaj studoj (DESS) pri publika juro, li estis konstante elektita deputito de la 4-a distrikto de Isère (sude de Grenoble kaj Oisans) ekde la deputitaj balotoj de 1988.
Didier Migaud estis la plej aktiva deputito de la Nacia Asembleo laŭ la klasado farita de Vincent Nouzille sur sia blogo[1].
Li fariĝis prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo.
La 8-an de februaro 2010, Didier Migaud rivelis ekziston de fiska niĉo je pli ol 20 miliardoj da eŭroj konsentita al la grandaj entreprenoj[2].
La 23-an de februaro 2010, la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy nomumis lin ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo, anstataŭ Philippe Séguin, mortinta antaŭ kelkaj semajnoj[3].
Komence de 2013, li opinias ke pro la grandeco de la deprenoj, la registaro estrata de Jean-Marc Ayrault ne povas pli kreskigi impostadon kaj devas redukti la ŝtatajn elspezojn. « Francio devos, en la venontaj jaroj, akcepti senantaŭan bremson de la publika elpezo ». Li aparte denuncis la kreskon de la elspezoj de lokaj kolektivumoj[4].
Komandoro de la Honora Legio[5].
|