Teodoriko de Nieheim | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Pontificii quondam scribae" verko eldonita en (1609) de Dietrich de Nieheim.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1345 en Nieheim, Paderborn Germana regno | ||||
Morto | 22-a de marto 1418 en Mastriĥto, Limburgo Nederlando | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Erfurto Universitato de Lepsiko Universitato de Prago | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto historiisto verkisto katolika episkopo vd | ||||
Aktiva en | Romo • Cambrai vd | ||||
| |||||
princo-episkopo de Verden | |||||
Dum | 1395–1398 | ||||
Antaŭulo | Otto la 2-a de Bremen | ||||
Sekvanto | Konrad de Vechta | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodoriko de Nieheim, germane Dietrich von Nieheim, latine Theodoricus de Nieheim, (1345-1418) estis mezepoka episkopo, historiisto, latinisto kaj kronikisto, kiu lasis sennombrajn latinajn verkojn kaj kronikojn. Teodoriko estis sekretario de la papo Urbano la 6-a kaj verkis pri la historio de la katolika Skismo. Ĝi ankaŭ enhavas sugestan priskribon de la valo di Nocera[1] kiel ĝi estis en tiuj tempoj.
Li fariĝis notario de la papa kortego de la roto en Avinjono, kaj en 1376 iris kun la kurio al Romo. Urbano la 6-a ĉi tie aparte atentis lin, kaj igis lin abreviatoro de la kortega kanceliereco kaj en 1383 kunportis lin en sia vizito al Karolo la 3-a en Napolo, ekspedicio, kiu kondukis lin al multaj malagrablaj aventuroj, el kiuj li eskapis en 1385 forlasante la Kurion.
En 1387 li denove troviĝas inter la abreviatoroj, kaj en 1395 la papo Bonifaco la 9-a nomumis lin princo-episkopo de Verden. Lia provo ekposedi la sidejon tamen renkontis sukcesan opozicion; kaj li devis rekomenci sian laboron en la kancelaria kortumo, kie lia nomo denove aperas en 1403.
Dume li helpis fondi germanan hospicon en Romo, kiu pluekzistas kiel la "Instituto dell'Anima", kaj komencis verki kronikon, el kiuj nur fragmentoj ekzistas. Lia ĉefa graveco tamen kuŝas en la partopreno, kiun li havis en la disputoj estiĝantaj de la Granda Skismo, inter 1378 kaj 1417. Li akompanis Gregorion la 12-an al Luko en majo 1408, kaj, vane provis igi la papon aŭskulti moderajn konsilojn, do li aliĝis al la romaj kaj avinjaj kardinaloj en Pizo.
Li aliĝis al la papo elektita de la koncilio de Pizo (Aleksandro la 5-a) kaj al lia sukcedanto, kontraŭpapo Johano la 23-a reprenante sian lokon ĉe la kurio. Konsiderante la kreskantan konfuzon en la eklezio, li tamen fariĝis unu el la plej fervoraj defendantoj de la apelacio al ĝenerala koncilio. Li ĉeestis ĉe la Konstanca Koncilio kiel konsilanto de la "germana nacio". Li mortis ĉe Mastriĥto la 22-an de marto 1418.
Teodoriko skribis pri eventoj, en kiuj li havis intiman personan partoprenon aŭ pri kiuj li estis en bonega situacio por akiri ĝustajn informojn. Liaj plej gravaj verkoj estas la "Nemus unionis" (1408) kaj la "De Schismate Papistico" (1378).
El tiuj la unua, kompilita en Luko post la rompo kun Gregorio la 12-a, estas kolekto de dokumentoj falintaj en liajn manojn dum la pactraktadoj pri kuniĝo: papaj eldiraĵoj, pamfletoj, leteroj skribitaj kaj ricevitaj de li mem kaj el aliaj fontoj. La "De schismate libri III", kompletigita la 25-an de majo 1410, priskribas la historion de la eventoj ekde 1376 kiel Teodoriko mem vidis ilin. Ĝi estis daŭrigita en la "Historia de vita Johannis XXIII" (1415).