Dinastio Lusignan | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio • nobela familio | ||
Devena nomo | armene Լուսինյան,france de Lusignan | |
Fino | 1473 vd | |
Lando | Reĝlando Francio • Jerusalema reĝlando • Kipra reĝlando • Armena reĝlando en Kilikio • Reĝlando Anglio • Reĝlando de Kastilio • Reĝlando Portugalio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Hugh I of Lusignan vd | |
Regadoj | ||
Reganto de Lusignan | ||
Dum | 10-a jarcento – 1308 | |
Grafo de Marĉo | ||
Dum | 1199 – 1309 | |
Grafo de Angoulême | ||
Dum | 1246 – 1309 | |
Reĝo de Jerusalemo | ||
Dum | 1186 – 1192 | |
Reĝo de Kipro | ||
Dum | 1192 – 1474 | |
Reĝo de Armena reĝlando en Kilikio | ||
Dum | 1342 – 1464 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La familio Lusignan (armene Լուսինյան, france de Lusignan) havis sian originon en Poitou, en okcidenta Francio. Fine de la 12-a jarcento Guy de Lusignan kaj liaj heredantoj fariĝis reĝoj de Jerusalemo kaj de Kipro.
La familio venas de la kastelo Lusignan, proksime de Poitiers, fortikaĵo kiu ankoraŭ estas unu el la plej grandaj de Francio. Laŭ la legendo, la unua kastelo estis konstruita de la feino Meluzino. La senjoroj de la kastelo estis la grafoj de Marĉo.
La Lusignananoj estis kelkaj el la francaj nobeloj kiuj amplekse partoprenis la krucmilitojn. En la 1170-a jardeko, la fratoj Guy kaj Amalriko atingis Jerusalemon, forpelitaj de iliaj posedaĵoj far Rikardo Leonkoro. En Sankta Lando ili alianciĝis kun Renaud de Châtillon, estro de unu el la branĉoj de la reĝlando, konsistanta ĉefe el ĵusalvenintoj, kompare al tiu de Rajmondo la 3-a de Tripolo, formita el familioj establitaj ekde antaŭ Outremer. En 1179 Amalriko fariĝis grafo en la reĝlando, kun la helpo de Ines de Courtenay, patrino de la reĝo. Guy fariĝis reĝo en 1186 kiel edzo de la nova reĝino Sibila de Jerusalemo.
La regado de Guy ĉiam estas konsiderita kiel kaosa: li estis venkita de Saladino en la batalo apud Hattin (1187) kaj devis forfuĝi al Kipro perdinte preskaŭ la tutan reĝlandon. En la insulo, Rikardo Leonkoro, kiel estro de la Tria Krucmilito, vendis Kipron al Guy, kaj li fariĝis la unua latina reĝo de Kipro. Sukcedis lin Amlariko, kiu ankaŭ estis reĝo de Jerusalemo en 1197.
La virseksa linio en Oriento malaperis en 1267, per Hugo la 2-a de Kipro, pranepo de Amlariko. Sed Hugo de Antioĥio, kies patrina avo estis Hugo la 1-a de Kipro, prenis la nomon Lusignan, kreante duan linion de la nobela domo, kiu pluvivigis la reĝlandon Kipro ĝis 1489 kaj la Jerusaleman reĝlandon, en Akko, ĝis la forperdo en 1291. En la 13-a jarcento geedziĝis al la familioj de Antioĥia princlando kaj armena reĝlando en Kilikio.