Dirk Bouts | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Bouts, Dierick, Dirk, Thierri |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1415 en Harlemo |
Morto | 6-an de majo 1475 (60-jaraĝa) en Loveno |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Duklando Burgundio |
Familio | |
Infanoj | Dieric Bouts the Younger (en) , Aelbrecht Bouts (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Triptiko de la Lasta Vespermanĝo Christ in the house of the Pharisee Simon The Entombment |
Dieric aŭ Dirk Bouts[1] (n. ĉ. 1415 – 6a de majo 1475)[2] estis pentristo de Flandraj Primitivuloj.
Oni konas malmulte pri la komenca vivo de Bouts, sed ja li estis ege influita de Jan van Eyck kaj de Rogier van der Weyden, kun kiuj li estis studinta. Li estis unuafoje dokumentita en Loveno en 1457 kaj laboris tie ĝis sia morto en 1475.
Bouts estis inter la unuaj nordaj pentristoj kiuj montris la uzadon de unusola fonpunkto (elirpunkto, kiel videblas ilustrita en sia Lasta vespermanĝo). Lia verkaro havas certan primitivan rigidecon de desegno, kaj liaj figuroj estas ofte disproporcie longaj kaj angulecaj, sed liaj pentraĵoj estas tre esprimivaj, bone desegnitaj kaj kolorriĉaj, kun speciale bonaj pejzaĝaj fonoj.