blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
Administra urbo: | Greifswald |
Areo: | 3 927 km² |
Loĝantoj: | 245 733 (fine de 2010) |
Loĝantoj po km²: | 63 |
Aŭtokodoj: | VG, HGW (Greifswald) |
Komunumoj: | 154 |
La distrikto Antaŭpomerio-Greifswald (germane Landkreis Vorpommern-Greifswald) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio, borde de la Balta Maro. Administra centro estas la urbo Greifswald. La distrikto havas areon de 3 927 km², kaj fine de la jaro 2010 ĝia nuna teritorio havis 245 733 loĝantojn. Oriente ĝi limas al Pollando.
La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Orienta Antaŭpomerio kaj Uecker-Randow, la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Greifswald kaj la komunumaroj Amt Jarmen-Tutow kaj Amt Peenetal/Loitz de la antaŭa distrikto Demmin. Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Greifswald, kvankam komence ankaŭ konsideriĝis la geografie pli centra, sed laŭ nombro de loĝantoj pli malgranda urbo Anklam. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "Vorpommern-Greifswald" gajnis kontraŭ la alternativo "Ostsee-Haffkreis Vorpommern", do "baltmaro-laguna distrikto Antaŭpomerio".
(nombro de loĝantoj je la 31-a de decembro 2022[1])
Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:
komunumaro kun membraj urbaj kaj neurbaj komunumoj:
* administra sidejo de komunumaro
|
|
|
|