La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Norda Antaŭpomerio kaj Rügen plus la ĝis tiam eksterdistrikta urboStralsund. Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Stralsund. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "Vorpommern-Rügen", do "Antaŭpomerio-Rügen", gajnis per plimulto de nur 51 procentaĵoj kontraŭ la alternativo " Ostseekreis Stralsund", do "baltmara distrikto Stralsund".