Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Stutgarto |
Regiona ligo: | Stutgarto |
Administra sidejo: | Ludwigsburg |
Areo: | 686 km² |
Loĝantoj: | 551 051 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 759 po km² |
Aŭtokodo: | LB (Ludwigsburg) |
Oficiala kodo: | 08118 |
La distrikto Ludwigsburg situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma, eksa rezideja urbo Ludwigsburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Stutgarto.
La distrikto havas areon de 686 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 551 051 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Heilbronn norde, Rems-Murr oriente, Böblingen sude kaj Enz okcidente. Krome sude limas eksterdistrikta urbo Stutgarto, la centro de la federacia lando.
La distrikto konsistas el 39 komunumoj, el kiuj 18 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
Neurbaj komunumoj:
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
|
|