Ditzingen - prononco [DICingn] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaroStutgarto de la federacia landoBaden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 25 145 loĝantojn sur areo de 30,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 833 loĝantoj/km². Ditzingen rekte limas al la landa ĉefurbo Ŝtutgarto kaj konsidereblas nordorienta antaŭurbo de ĝi. En la urbo interalie rezidas la renoma germanlingva eldonejo Reclam.
"tri-gabla domo" ĉe la centra placokopio de kelta statuo de ĉ. la jaro 500 antaŭ nia erao, 170 centimetrojn alta, trovita en la urboparto Hirschlandencentra oficejo de la maŝinkonstrua firmao Trumpf