Documenta


Documenta
contemporary arts festival (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 16-a de julio 1955 vd
Geografia situo 51° 18′ 49″ N, 9° 29′ 51″ O (mapo)51.3136111111119.4975Koordinatoj: 51° 18′ 49″ N, 9° 29′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Kaselo
Documenta (Germanio)
Documenta (Germanio)
DEC
Map
Documenta
Fondinto(j) Arnold Bode • Werner Haftmann vd
vdr
La kasela Muzeo Fridericianum dum la 13-a Documenta (2012)

Documenta estas serio de internaciaj ekspozicioj pri nuntempa arto kiu ekzistas ekde 1955 en Kaselo, Germanio. Inter la aranĝoj estas intervalo de po kvin jaroj.

Poŝtmarko por Documenta XI, 2002

La kasela pentristo kaj akademiulo Arnold Bode provis en 1955 - prezentante la arton de la 20-a jarcento - restartigi dialogon kulturan inter Germanio postmilita kaj la resto de la mondo. Kun la societo "Abendländische Kunst des XX. Jahrhunderts" li prezentis en la detruita klasikisma muzeo Fridericianum artaĵojn el la klasika al la moderna arto malŝatita de la nazioj. Tio estis la unua fojo ke tiaĵoj tiamaniere prezentiĝis en Germanlingvio.

La unua Documenta estis malantaŭenrigardo al aĵoj de ĉiuj gravaj grupoj kaj modoj (faŭvismo, ekspresionismo, kubismo, Der Blaue Reiter, futurismo) kaj de elstaraj unuopaj artistoj kiel Pablo Picasso, Max Ernst, Jean Arp, Henri Matisse, Wassily Kandinsky, Henry Moore. En tiu ĉi kunteksto montriĝis krom la klasikuloj internaciaj kaj germanaj pioniroj kiel Paul Klee, Oskar Schlemmer au Max Beckmann. La sukceso estis enorma: pli ol cent mil vizitantoj venis Kaselon. Pro tio Bode planis por 1959 duan ekspozicion kaj tiamaniere naskiĝis la Documenta-tradicio en Kaselo. Ĝis la kvara eldono gvidis Bode la tuton (kun helpo de Werner Haftmann, Will Grohmann, Werner Schmalenbach kaj Max Imdahl). Documenta iĝis pli kaj pli referencilo por moderna germana arto.

En 1972 Harald Szeemann faris novan koncepton. Internacia ĵurio nomumas je ĉiuj ekspozicio novan estranton; la unua virino estis en 1997 Catherine David. Ĉiu eldono influatas de la persona idearo de la kuratoroj - kaj iĝas tiamaniere aŭtomate loko de novigadoj ekspozicirilataj. Ankaŭ priparolado artista enhave kaj maniere ŝanĝiĝas ĉe ĉiu eldono. La diskutoj de la internaciaj artofakuloj ĉiun kvinan jaron atingas kulminon dum la 100 tagojn daŭranta Documenta. La tuto respeguligu memkompreneble ankaŭ la dezirojn de la socio koncerne arton kaj ĝian rolon.

  • documenta - 1955
  • II. documenta - 1959
  • documenta III - 1964
  • documenta 4 - 1968
  • documenta 5 - 1972
  • documenta 6 - 1977
  • documenta 7 - 1982
  • documenta 8 - 1987
  • documenta IX - 1992
  • documenta X - 1997
  • Documenta 11 - 2002
  • documenta 12 - 2007
  • dOCUMENTA 13 - 2012
  • documenta 14 - 2017
  • documenta 15 - 2022

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]