Dolní Domaslavice | |||
pole Domasłowice Dolne, germane Nieder Domaslowitz | |||
municipo | |||
Dolní Domaslavice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Domaslavice | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Akva rezervujo | Žermanice | ||
Situo | Dolní Domaslavice | ||
- alteco | 345 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 35″ N 18° 28′ 39″ O / 49.70972 °N, 18.47750 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,36 km² (736 ha) Dolní Domaslavice kaj Volovec | ||
Loĝantaro | 1 460 (2024) | ||
Denseco | 198,37 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1305 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 38 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598101 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Domaslavice | |||
Retpaĝo: www.ddomaslavice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Domaslavice (pole Domasłowice Dolne, germane Nieder Domaslowitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Dolní Domaslavice troviĝas sur bordo de akva rezervujo Žermanice. Ĝi situas en du katastraj teritorioj, Dolní Domaslavice kaj Volovec. Vivas ĉi tie 1 460 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Soběšovice, Těrlicko, Dolní Tošanovice, Třanovice, Horní Domaslavice, Horní Tošanovice kaj Lučina.
Dolní Domaslavice estis kiel plimulto da municipoj en tiu ĉi loko posedaĵo de teŝinaj princoj. Grava mencio el la jaro 1250 parolas pri aĉeto de bieno en Domaslov. La bieno nomiĝis Sobergarden. En la jaro la tuta Dolní Domaslavice estis vendita al princo Adam Sczypian el Kretezin. En la jaro 1848 Domaslavice estis rekonita kiel memstara municipo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 064 |
1880 | 1 025 |
1890 | 932 |
1900 | 926 |
1910 | 1 127 |
1921 | 1 030 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 046 |
1950 | 1 056 |
1961 | 866 |
1970 | 848 |
1980 | 880 |
1991 | 860 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 920 |
2014 | 1 260 |
2016 | 1 308 |
2017 | 1 326 |
2018 | 1 347 |
2019 | 1 378 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 382 |
2021 | 1 393 |
2022 | 1 421 |
2023 | 1 445 |
2024 | 1 460 |
Temas pri tre malnova vilaĝeto devenanta laŭ skribreĝistroj el la jaro 1305. Estis ĉi tie distilfarejo kaj bierfarejo. Oni kuiris la bieron el Domaslavice ĝis la jaro 1900. En la municipo ankaŭ troviĝis la tn. Salejo (la plej granda deponejo de salo en komerca vojo el Pollando).
Troviĝis ĉi tie ankaŭ kastelo, resp. malgranda klasicisma kasteleto, kiun lasis konstrui en la jaro 1804 kavaliro Jiří Ohm Janušovský z Vyšehradu kaj ĝi situadis sur bordo de rivero Lučina sur limo kun municipo Soběšovice. En la jaroj 1951 estis rifuzita peto je kontribuo pri riparo de la objekto. La kastelo servis dum mallonga tempo kiel deponejo dum konstruado de valbaraĵo Žermanice. Akvigote la valbaraĵon la kastelo estis detruita kaj ĝia loko englutita de akvo.
|