Dolní Věstonice (germane Unter Wisternitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav. Ĝi troviĝas norde de Pavlovské vrchy (Pálava) proksimume 10 km norde de Mikulov sur suda bordo de akva laboraĵo Nové Mlýny. Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Mikulov. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Věstonice, Pouzdřany, Strachotín, Pasohlávky kaj Pavlov.
La teritorio de municipo estis loĝigita jam de praepoko, kiel pruvas multnombraj arkeologiaj trovaĵoj precipe el epokoj de ĉasistoj de mamutoj (aĝo proksimume 25–30 mil jaroj), kiuj estas alirebligitaj al publiko en ĉi tiea arkeologia muzeo. La plej signifa ĉi tiea arkeologia trovaĵo estas plastikaĵo de Venuso de Dolní Věstonice malkovrita en la jaro 1925. La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1312. En la 16-a jarcento ĉi tie ekloĝis anabaptistoj – habanoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 779 |
---|
1880 | 752 |
---|
1890 | 826 |
---|
1900 | 842 |
---|
1910 | 771 |
---|
1921 | 686 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 688 |
---|
1950 | 412 |
---|
1961 | 450 |
---|
1970 | 376 |
---|
1980 | 356 |
---|
1991 | 334 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 339 |
---|
2014 | 322 |
---|
2016 | 313 |
---|
2017 | 312 |
---|
2018 | 314 |
---|
2019 | 316 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 310 |
---|
2021 | 279 |
---|
2022 | 292 |
---|
2023 | 293 |
---|
2024 | 307 |
---|
- Rekte super la municipo elstaras ruino de burgo Děvičky kaj la plej alta monto de Pavlovské vrchy - Děvín.
- Sur orienta rando de la municipom troviĝas signifa geologia loko Kalendaro de eternoj kaj loko de signifaj arkeologiaj trovaĵoj.
- Devene gotika preĝejo de sankta Mikaelo
- Konstruaĵo de eksa urbodomo el la 16-a jarcento, en kiu estas nuntempe lokigita arkeologiaj ekspozicioj.
- Statuaro de Virgulino Maria
- Habana placeto, la tn. Ansera placeto, ĝi apartenas al la plej grandaj apartenaĵoj de vinkultivada subregiono Mikulov. La habanaj vinkeloj ĉi tie foje kreis la tutan placeton.
-
Placo kun preĝejo de Ĉefanĝelo Mikaelo
-
Statuo de sankta Johano Nepomuka kaj eksa urbodomo, hodiaŭ muzeo
-
Renesanca domo kun arkado
-
Statuaro de Virgulino Maria