Domaszék

Domaszék [domasEk] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szeged.

Blazono de Domaszék

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Domaszék situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn for.

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, loĝis tie avaroj, hunoj, sarmatoj, gepidoj, eĉ restis tie kurgano. La hungaroj ne vivis tie en paco pro la tataroj, ribelemaj kumanoj, turkoj. La nomdonanto estis figuro Doma en 1552 laŭ la dokumentoj. Post la turkoj la senhomaj kampoj apartenis al Szeged. Poste multe da farmoj kaj farmocentroj formiĝis. En 1927 fervojeto ekfunkciis, ĉar la fervojo Baja-Szeged parte ekde 1920 apartenis al Jugoslavio. Preĝejo konstruiĝis en 1938. En la regiono formiĝis 5 vilaĝoj en 1950: Ásotthalom, Domaszék, Mórahalom, Ruzsa kaj Zákányszék.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En 1988 moderna Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Domaszék) konstruiĝis en Domaszék.

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]