Dora Carrington | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Carrington, Dora de Houghton |
Naskiĝo | 29-an de marto 1893 en Hereford |
Morto | 11-an de marto 1932 (38-jaraĝa) en Newbury |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Slade School of Fine Art (en) Bedford High School for Girls (en) Universitato-Kolegio de Londono |
Familio | |
Patro | Samuel Carrington (en) |
Patrino | Charlotte Houghton (en) |
Frat(in)o | Noel Carrington (en) |
Edz(in)o | Ralph Partridge (1918–1926) |
Amkunulo | Lytton Strachey |
Okupo | |
Okupo | pentristo fotisto decorative artist (en) artisto |
Dora de Houghton CARRINGTON, konata kiel Carrington (29-a de marto 1893 – 11-a de marto 1932) estis angla pentristino kaj dekoristino, memorita parte pro sia asocio kun membroj de la Grupo de Bloomsbury, speciale kun la verkisto Lytton Strachey.
Dum sia vivo, ŝi ne famis kiel pentristino, ĉar ŝi rare subskribis siajn verkojn kaj apenaŭ ekspoziciis publike, kvankam ŝi ja laboris dum ioma tempo en la Ateliero Omega.
Ŝi mem ne estis membro de la Grupo de Bloomsbury, kvankam oni asocias ĝin nerekte kun tiu, ĝenerale pro sia bohemieca vivostilo kaj sia rilato kun Lytton Strachey.
Carrington kaj la pentristo Mark Gertler havis amrilaton, kaj poste ŝi rilatis kun la verkisto Gerald Brenan. Ŝi edziniĝis al Ralph Partridge, sed vivis la plej parton de sia vivo kun Strachey. Carrington memmortigis sin pafe en marto 1932, post forta deprimkrizo en kiu influis multaj tialoj (inter kiuj la ĵusa forpaso de ŝia kunulo Lytton Strachey). La vivo de Carrington kaj Strachey estis adaptita al kino en 1995 per la filmo Carrington, kun Emma Thompson en la ĉefrolo.
Dora Carrington estis lerta portretisto kaj pejzaĝisto, kaj laboris ankaŭ en aplikitaj kaj dekoraj artoj, por kio ŝi pentris sur ajna surfaco disponebla, kiel afiŝoj, tegoloj, mebloj. Ŝi ankaŭ dekoris vazarojn. Carrington desegnis la bibliotekoj de la hejmo Ham, Wiltshire, kie ŝi loĝis kun Strachey kaj Partridge.