„ Ĉela sojlo de tiu ĉi nova librotraduko de Fernando de Diego, en la Enkonduko de la tradukinto oni povas legi jen an difinon pri Latin-Ameriko, cititan el la venezuela eseisto Mariano Picón Salas: «Ameriko estas la kontinento de la mistero. Preter la kulturaj aŭ politikaj strukturoj importitaj, pulsas en nia ekzistado — kontraste kun la pli klara kaj rafinita vivo de Eŭropo— psikologia enigmo, kie sidas samtempe nia dramo, nia espero kaj nia fasciniĝo. Ni ne estas absolute civilizitaj, en la Spenglera senco, ĉar subite violentaj impulsoj de la instinkto trapasas la sojlon de nia kolektiva vivo kaj donas al la fluo de la ekzisto ian surprizankarakteron, ian neatenditan patoson. En nia subkonscio akumuliĝas la konvulsioj de rasoj ne bone kunfandiĝintaj, la praaj krioj de diversaj homaj grupoj, l’o [tiel] primitiva luktanta kontraŭ I’o rafinita, la implikiĝo de miksitaj kulturoj, kaj tiam, subite, la ekspansiaj premoj plutonaj rompas de internela feblan sedimentiĝon de artefaritaj strukturoj, kaj ni konstatas, ke ni endormiĝis ĝuste super tumulta mistero. Tiel do nia vivo estas instinkto, dum la vivo en Eŭropo povas esti inteligento. Kaj dum la leĝistoj kaj juristoj volas submeti nin al la logiko, la mistero kaj la neantaŭvideblaj latentoj de Ameriko eruptas kuntrenante la digojn de ĉia konstruo racionala.» Apenaŭ oni povus pli ĝismedole skizi la esencon de Doña Bárbara, kaj tiel espereble oni senkulpigos min pro tiel longa citaĵo. Nu, dum mi relegis la romanon — kompreneble la hispanlingvan originalon mi konas jam delonge, kaj fojfoje mi eĉ uzis ĝian tekston por profesie elpluki hispanajn pradialektismojn , kiuj, mortintaj en la kontinenta Hispanujo kaj en la komunuza normlingvo, pluvivas en Kanariaj Insuloj kaj en Ameriko— ; dum mi relegis Ia romanon en ĝia nova majstre tajlita lingvovesto, agorde kun tiu difino de Picón Salas leviĝis en mia menso konsiderado pri tiuj homaj tradicioj, kiujn oni etikedas hermetikaj kaj konas subla nomoj de mistika, magia, mita k.s. pensmanieroj. Kredi, ke ĉiuj intelektaj penoj de la homoj ne estis aliaĵo ol streĉa kaj blinda preparado por veno al la nunkonata kaj morgaŭ perfektigota empiria kaj matematika sciado, kaj ke sekve ni devas formeti ĉiajn ritajn inicojn, aŭ ĉion, kio nelaŭas la sciencajn ŝablonojn, modelojn aŭ normojn, kaj tial fordeklari senutilaj aŭ iluziaj la hermetajn pensmanierojn ( mitojn , mistikojn, magiojn, kabalojn k.s.) — nu, tio estas ja definitiva pruvo pri la radikala senkultureco, kiun la teĥniko trudas al siaj sklavoj. Nenio pli malproksima de la saĝeco —en la plej profunda kaj vera senco de tiu vorto— ol tiuj mensoj, kiuj sin pretendas solide sciencaj kaj kiuj fakte estas nur instrumentecaj. Tial legado delibroj kiel Doña Bárbara, Cien años de soledadkaj aliaj, kiuj priskribas la homan realon laŭ la sama linio, estas kunhelpi fleksebligi in telektojn tro en religitajn laŭ unuflankaj vojoj de rezonado. En tia senco ni troviĝas antaŭ nova renesanco, al kiu ne estis fremdaj Spinoza, Boheme, Leibnitz [tiel], Hegel ktp. Mi do povas aperte proklami mian ŝaton je tiu nova vojo al pli u niversala gnozo, kiun praktikas Romulo Gallegos, Garcia Márquez kaj aliaj nuntempaj artrakontistoj. Tio pri la verko.
Sed kion diri pri la traduko? Fernando de Diego jam plurfoje montris sin aplaŭdindulo de la tradukarto, same en poezio kiel en prozo, laste en La arbo de la sciado de Baroja, ĉielaŭde akceptita rilate_la lingvaĵon. Sed en la nuna libro Fernando de Diego, en intima simbiozo kun la medio priskribita en Doña Barbara, rekreis en esperanto beletran verkon, tra ĝiskerna studado de la stilo de Romulo Gallegos kaj samtempe sin apogante sur specialigita kono de la komplekso de sugestaj povoj, kiujn esperanto fiksis por ĉiu idio tisma esprimo akompananta la signifon. Ne malofte Fernando de Diego iniciatis novajn formulojn de transponado laŭ virtuozismo de suverena verkisto. Fernando de Diego manipulis la lingvajn signojn de esperanto kiel artisto, kiu profunde konas la lingvon kaj ĝiajn interkomunikajn kapablojn. Per riĉa vorttrezoro, sed per ne malpli riĉa frazeologio, Fernando de Diego montras al ni kiel logikaj kaj afekciaj valoroj delingvo estas nedesigeblaj kaj same kunflue helpas al la kreiĝo de sensaj bildoj kaj leksikonigitaj metaforoj. Fernando de Diego atingis Ia plej altan rangon de nia arta prozo kaj riĉigis nian lingvon per libro, kies ĝuado en esperanto ne estas subtiu de la legado en la hispanlingva originalo, kaj kelkloke, eĉ por homoj, kiuj, kiel mi, fake okupiĝis pri la hispana lingvo kaj pri esperanto, la estetika ĝuo estas pli diafana kaj senpena en la tradukita teksto, ol en la originala, dank’ al la bravura manipulado de latentaĵoj de esperanto kaj al la suverena agordado de ĉi ties esprimrimedoj. Ekde nun ni devas konsideri Fernandon de Diego unu el la pintaj klasikuloj de esperanto kiel artlingvo, kaj mi estas aparte feliĉa tion povi entuziasme proklami. ” |