Drafi Deutscher | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Drafi Franz Richard Deutscher |
Naskiĝo | 9-an de majo 1946 en Berlino |
Morto | 9-an de junio 2006 (60-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Ĝenroj | rock’n’roll, Popmuziko |
Profesio | kantisto, komponisto, Producento |
Retejo | www.drafi-deutscher.info |
Persona informo | |
Naskonomo | Drafi Richard Franz Deutscher |
Aliaj nomoj | Renate Vaplus • Kurt Gebegern |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Parkfriedhof Lichterfelde |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto • kantisto • kantoverkisto • muzikproduktisto • diskografa artisto • aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.drafi-deutscher.info |
Drafi DEUTSCHER, plennome Drafi Franz Richard Deutscher (9-a de majo 1946, Berlino - 9-a de junio 2006, Frankfurto ĉe Majno) estis germana kantisto, komponisto kaj producento. Lia patro, kiun li neniam ekkonis, estis pianisto de hungara deveno Drafi Kálman, laŭ propraj indikoj de Drafi nevo de hungara opereta komponisto Emmerich Kálmán. La patrino estis berlina flegistino Margarete Lehmann.
Sur la muzika vojo li ekiris en la jaro 1963 per singlo Teeny. Lia plej granda sukceso estis kanto Marmor, Stein und Eisen bricht el la jaro 1964, kiu en Germanio kaj Aŭstrio venis al unua loko de muzikaj furoraj paradoj. Deutscher krom la propra nomo prezentiĝis sub multaj pseŭdonomoj. Krom la kantado li dediĉis sin ankaŭ al producenta kaj komponista agado, li komponis kelke da kantoj ekz. por bando Boney M., por Tony Christie aŭ por Nino de Angelo.