Dudince | ||
hungare Gyűgy, germane Dudintze | ||
urbo | ||
Devena domaro Dudince
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dudince | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Krupina | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Hont | |
Rivero | Štiavnica | |
Situo | Dudince | |
- alteco | 140 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 10′ 00″ N 18° 52′ 28″ O / 48.16667 °N, 18.87444 °O (mapo) | |
Areo | 6,849 km² (684,9 ha) | |
Loĝantaro | 1 495 (31.12.2010) | |
Denseco | 218,28 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1284 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 962 71 | |
Telefona antaŭkodo | +421-45 | |
Aŭtokodoj | KA | |
NUTS | 518387 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Dudince | ||
Retpaĝo: www.dudince-mesto.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Dudince (hungare Gyűgy) estas urbo kaj banloko en Slovakio. Tio estas la malplej granda urbo en Slovakio, elserĉata de turistoj.
La urbo situas en valo, parte sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Šahy-Zvolen.
Dum la neolitiko oni jam profitis la termalan fonton. La unua mencio devenis el 1284 en formo Dyud. En 1549 oni mencias la 30 °C-an sodakvan, sulfuran, alkalan kuracakvon. Grafo Oberndorf en 1909 konstruis publikan banejon kaj vendis la botelakvon. En 1910 loĝis tie 140 da homoj, majoritate hungaroj kaj minoritate slovakoj. Ĝis 1920 la tiama vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Šahy.
La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1966 oni konstruis imponajn hotelojn kaj feriajn domojn. La vilaĝo urbiĝis en 1989. En 2001 loĝis en la urbo 1500 da homoj, precipe slovakoj.
Ne menciita vidindaĵo estas katolika preĝejo el 1994.
En la urbo naskiĝis kaj loĝis Ernesto Váňa.