Dulce María Loynaz

Dulce María Loynaz
Persona informo
Naskonomo Dulce María Loynaz Muñoz
Naskiĝo 10-an de decembro 1902 (1902-12-10)
en Havano
Morto 27-an de aprilo 1997 (1997-04-27) (94-jaraĝa)
en Havano
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana lingvo en Usono vd
Ŝtataneco Kubo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Havano Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Enrique Loynaz del Castillo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento al Dulce María Loynaz en Puerto de la Cruz, Tenerifo

Dulce María LOYNAZ (n. en 1903, Havano- m. la 27-an aprilo 1997, Havano) filino de unu el la plej elstaraj militistoj de la Kuba Liberiga Armeo, Enrique Loynaz del Castillo, kreinto de la Invada Himno kaj fratino de Enrique Loynaz Muñoz. Neniam iris al la lernejo ĝis kiam eniris la Havanan Universitaton kie ricevis en 1927, la diplomiĝon Doktorino pri Juro. Estis akademianino de la Akademio de la Hispana Lingvo kaj prezidis la kuban sekcion ĝis ŝia forpaso. En 1992 ricevis la Premio Cervantes, la Kruco de Alfonso la 10-a kaj multaj naciaj premioj ĉar ŝi verkis altkvalitajn poemarojn, romanojn, rakontojn kaj artikolojn i.a.

Publikigis siajn unuajn poemojn en La Nación en 1920, dum tiu jaro ŝi ankaŭ vizitis Usonon. Post tiu dato ŝi ekvojaĝas al multnombraj lokoj de Usono kaj preskaŭ la tuta Eŭropo. Ŝiaj vojaĝoj inkluzivis Turkion, Sirion, Libion, Palestinon kaj Egiption. En 1937 ŝi vizitis Meksikon kaj kelkajn sudamerikajn landojn inter 1946 kaj 1947 kaj Kanariojn en 1947 kaj 1951, kie ŝi estis deklarita adoptita filino.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]