Dägerlen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Vinterturo |
Koordinatoj | 47° 33′ 44″ N 8° 43′ 23″ O / 47.56222 °N, 8.72306 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 44″ N 8° 43′ 23″ O / 47.56222 °N, 8.72306 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 972 |
Areo | 7,90 km² |
Alteco | 474 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8471 |
Komunumkodo | 0214 |
![]() | |
Dägerlen estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 972 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Dägerlen situas en la Zurika Vinlando proksimume 10 km norde de la urbo Vinterturo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Oberwil, Rutschwil, Berg kaj Bänk. De la komunuma areo de 7,9 km² 67,5% servas por agrikulturo, 24,7% estas kovritaj de arbaro, 2,9% servas por trafiko, 4,4% estas kovritaj de konstruaĵoj kaj 0,4% akvejoj.
La komunumo Dögerlen limas en nordo al Adlikon, en nordoriento al Thalheim ĉe Turo, en okcidento al Dinhard, en sudo al Seuzach, en sudokcidento al Hettlingen, en okcidento al Henggart, kaj en nordokcidento al Humlikon.
Per la poŝtaŭtobuslinio 676 al Vinterturo Dägerlen estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La veturado al la stacidomo de Vinterturo daŭras 18 minutojn.
Unua dokumenta mencio de municipo de la hodiaŭa komunumo Dägerlen datiĝas de la jaro 1219, kiam la episkopo Konrado de Konstanco intervenis en kverelo en Rutschwil. La unua mencio de Berg datiĝas el la jaro 1291, kiam la Monaĥejo Töss aĉetis bienon. El la jaro 1297 datas mencio de Oberwil, dum la unua skriba mencio de Dägerlen mem okazis nur en la jaro 1306 kiel Tegerlo. Ĝis la mezo de la 15-a jarcento la municipoj de Dägerlen apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj iliaj heredantoj, la Habsburgoj, kiuj ne la jaro 1452 devis vendi tiun-ĉi posedaĵon al la urbo Zuriko, kiu integris la regionon al la nova administra voktdistrikto Grafejo Kiburgo. Dum la erao Helveta Respubliko oni kunigis la kvin municipojn al la nuna komunumo, kiu poste en la jaro 1803 estis integrita al la distrikto Vinterturo.
|